Kvinzo

(Alidirektita el Queens)

Kvinzo (angle Queens [kŭinz]) estas unu el la kvin komunumoj de Novjorko. En 2000, Kvinzo havis 2.229.379 loĝantojn. Estas multaj enmigrintoj de la tuta mondo, kaj oni aŭdas multajn lingvojn. La du mondfamaj flughavenoj, La Guardia kaj John F. Kennedy, situas en Kvinzo. Ĝi estas identa al Kantono Kvinzo.

Kvinzo
Queens Montage 2012 1.png

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato Flago-de-Usono.svg Usono
Subŝtato Flag of Wyoming.svg Nov-Jorkio
Kantono Kvinzo
Urbo Novjorko
Poŝtkodo 110-- [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 405 464  (2020) [+]
Loĝdenso 5 218 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 73° 55′ U (mapo)40.704166666667-73.917777777778Koordinatoj: 40° 42′ N, 73° 55′ U (mapo) [+]
Areo 461 km² (46 100 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Situo de Kvinzo
Situo de Kvinzo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Queens, New York City [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La nederlandanoj setlis en Kvinzo je 1635. La angla nomo Queens honoris la reĝinon Catherine, edzinon de la brita reĝo Karlo la 2-a en 1683, kiam Novjorkio iĝis brita kolonio. Kvinzo kaj Broklino estas la du komunumoj novjorkaj en Longinsulo. Kvinzo iĝis parto de Novjorko en 1898.

La eksa usona prezidanto Donald Trump estas de Kvinzo.