Rádóckölked estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend.

Rádóckölked

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Rádóckölked situas proksime al la ĉefvojo kaj fervojo inter Körmend kaj Szombathely. La aŭstra landlimo estas ne tro for. Körmend troviĝas 9, Vasvár 20, Szombathely 22 km-ojn.

Historio redakti

Pli frue oni loĝis tie jam en la neolitiko kaj bronzepoko, poste romianoj kaj keltoj vivis tie. La unua mencio okazis en 1221 en latina formo Ecclesia S. Georgii de Radocz. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis, tial ricevis la epiteton pusta. En 1935 Kiskölked kaj Pusztarádóc unuiĝis.

En Rádóckölked migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti

La vilaĝo havas kalvinanan klasikisman preĝejon de 1861.