Róbert Byssz
hungara ĵurnalisto, karikaturisto, ilustristo
Róbert Byssz [bis], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Byssz Róbert estis hungara ĵurnalisto, karikaturisto, grafikisto, olimpikulo.
Róbert Byssz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 2-an de novembro 1893 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Berkenyéd |
Morto | la 8-an de julio 1961 en Hungario Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 48/3-2-12 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto karikaturisto grafikisto ilustristo |
Róbert Byssz[1] naskiĝis la 2-an de novembro 1893 en Berkenyéd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Jarabina en Slovakio), li mortis la 8-an de julio 1961 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiRóbert Byssz inter 1926-1940 li laboris en vespera ĵurnalo en Budapeŝto kiel ĵurnalisto kaj grafikisto, sed li kreis ankaŭ afiŝojn kaj ilustris librojn. Li estis olimpikulo en branĉo arta en Hungario en la Somera Olimpiko 1932 senrezulte. Inter 1941-1945 li havis postenon en filma produktejo, poste liaj desegnaĵoj aperis en signifaj hungaraj gazetoj.
Elektitaj ekspozicioj (grupaj)
redakti- Budapeŝto (1927, 1928, 1929, 1941)
- Milano (1933)
- Arthalo Budapeŝto (1960, 1986)
Elektitaj verkoj
redakti- Cezarina! Egy világhódító asszony. (libroilustraĵoj, 1920)
- Harriet Beecher Stowe: Tamás bátya kunyhója. (libroilustraĵoj, 1931, 4-a eldono: 1947)
- B. R. sportkarikatúrái. (olimpika konkursaĵo, 1932)
- Felcsaptam filmcsinálónak (1942, poste denove; plena teksto kun ilustraĵoj)
- Egy kis illemtan mindenkinek. Mikor, hogyan viselkedjünk? (kunilustristo, 1947)
- A magyar horgászat kézikönyve. (kunilustristo, 1951)
- László Békeffi: Az amerikai vőlegény. (libroilustraĵoj, 1961).
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM49399 hungarlingva datenaro de muzeo