Róbert Fleischl [flejŝl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fleischl Róbert estis hungara arkitekto.

Róbert Fleischl
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de novembro 1864(nun 1864-11-16)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto 24-an de februaro 1926 (1926-02-24)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Memortabulo pri Róbert Fleischl

Róbert Fleischl[1] naskiĝis la 16-an de novembro 1864 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 24-an de februaro 1926 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Róbert Fleischl devenis el juda familio. Li maturiĝis en luterana gimnazio jam en Budapeŝto, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1888. Post la diplomo li trejnis sin laŭvice en atelieroj de Győző Czigler, Antal Weber kaj Ignác Alpár. En 1891 li fondis propran arkitekturan firmaon, sed inter 1892-1894 lia kunarkitekto estis la germandevena György Brüggemann. Li edziĝis en 1902, lia edzino naskis 2 gefilojn (ambaŭ iĝos arkitektoj).

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • loĝdomoj en Budapeŝto ekde 1891
  • kemia uzino en Kőbánya (1901)
  • poŝta stacio (1910, nun lernejo, Budapeŝto)
  • domoj en kolonio Wekerle
  • mineja oficejo (1926, Dorog)
  • kulturdomo (1928, Dorog)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Dorog

Fontoj redakti

Referencoj redakti