Róbert Kasza [kasa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kasza Róbert, estas hungara moderna pentatlonisto, olimpiano, trifoja mondĉampiono, oficiro, trejnisto.

Róbert Kasza
Róbert Kasza
Róbert Kasza
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1986 (1986-04-05) (37-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo modernpentatlonisto • sporta trejnistooficiro
vdr

Róbert Kasza[1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1986 en Budapeŝto.

Róbert Kaszaen 2014

Biografio redakti

Róbert Kasza akiris diplomon kaj iĝis oficiro, en la 2020-aj jaroj lia rango estis ĉefleŭtenanto. Li akiris ankaŭ trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Lia edzino naskis 2 filojn.

Sporta kariero redakti

Róbert Kasza komence estis gimnastikisto en centra sporta lernejo en sia naskiĝurbo, poste moderna pentatlonisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono individue, stafete aŭ teame dekfoje inter 2007-2020. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2012 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2020 sen medalo, sed en mondĉampionumoj li estis la unua trifoe en 2011, 2013 kaj 2014 teame aŭ stafete. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2022, poste li estis trejnisto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti