La RadhanitojRadanitoj (en hebrea, רדהני / Radhani (singulare) aŭ רדהנים / Radhanim (plurale) ; en araba, الرذنية / Ar-Raḏaniyya) estis judaj komercistoj de la Mezepoko. Ili dominis la komercon inter la kristana kaj la islama mondoj inter la jaroj 600 kaj 1000 de la kristana erao. La komercvojoj malfermitaj dum la regado de la Romia Imperio plue estis uzataj dum tiu periodo grandparte pere de la klopodoj de tiuj komercistoj. Ilia komerca reto kovris plej parton de Eŭropo, Nordafriko, Proksima Oriento, Centrazio kaj parton de Hindio kaj de Ĉinio. Oni ne konas ĉu la termino, uzita nur de kelkaj rektaj fontoj, referencas specifan korporacion, kaston aŭ ĉu temas pri ĝenerala termino por aludi al judaj komercistoj kiuj praktikis la komercon inter Eŭropo kaj Azio.