Radio Maria

Radio Maria estas katolika radiofonia elsendilo fondita en 1982 en Erba (provinco de Como), Italio.

Radio Maria
emblemo
radiodissenda reto
Komenco 1987 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Posedatoj KDEI • KNIR • KOJO • WHJM • WOLM • WRMW • WULM • WHHN vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Ĝi naskiĝis kiel paroĥa radio en 1982 en Erba, iniciate de pastro Mario Galbiati, kiu, ekskludita de la nova administrado, fariĝis responsulo de Radio Mater. Ekde la komenciĝo ĝi karakteriziĝas per rezigno al ĉiu rimedo el reklamo por substreki ĝian tute spiritan celon.

Nun ĝi elsendas ankaŭ al tuta Eŭropo per cifereca salelito Eutelsat Hotbird) kaj en la tuta mondo interrete. Datenoj de servilo "Audiradio" taksis en 2009 ĝiajn ĉiutagajn aŭskutltanttojn ĉirkaŭ 1.644.000. [1]

La administraj kostoj estas kovritaj precipe per la donacoj de la aŭskultantoj kaj okaze de publikaj kontribuoj, liveritaj al radielsendiloj nehelpataj de la reklama rimediaro.

La mono ricevita, krom por financi la teknikan aparaton, estas utiligata de la asocio World Family of Radio Maria (Monda Familio de Radio Maria) por krei en la mondo novajn elsendilojn tipe de Radio Maria.

La itala financa leĝo de 2005 asignis du milionojn por potencigo kaj teknologia ĝisdatigo de la naciaj radiofoniaj komunikiloj elsendantaj nivele de la eŭropa komunumo: Radio Maria estis unu el la du beneficuloj. Ekde 2006 Radio Maria ricevas oferojn ankaŭ pere de la kanalo de la kvin pomila.

Radio Maria sin konfidas al tre nombraj volontuloj: iuj agas en la sidejo, kiel reĝisoradaj asistantoj kaj miksistoj, jen en Italio jen kiel responsuloj de la moveblaj studoj kaj de la promova reto. Krom la centra redakcio, en Erba, Radio Maria havas aliajn du redakciojn, en Romo kaj en Torino. Nur deko da personoj laboras plentempe kiel dungitoj kiuj estas ĉerpitaj el la katolika praktikanta medio. El la mikrofonoj de Radio Maria devas ĉiam eliri katolika penso, eventuale komparata kun pensoj de aliaj fontoj.

Programado redakti

La precipa celo de la radikomunikilo estas, se uzi la vortojn de Johano Paŭlo la 2-a la "Nova Evangelizado" (vidu en la encikliko Redemptoris Missio), kaj maturigo de kristanoj en la kredo kaj en la marŝo al la sanktiĝo. Al tio la Radio aldonas ankaŭ gestojn de kuntreno kaj socia promovo kun alto eduka valoro.

Grandan remarkindecon en la paroladoj de Padre Livio Fanzaga, direktoro de la Radio Maria, akiras la mesaĝoj kiujn la Madono komunikus al la protqgonistoj de Medjugorie. Tio, tamen, altiris kritikoj ĉar la eklezio ankoraŭ ne definitive juĝi tiujn eventojn.

La programado pritraktas precipe kateĥizadon, Biblio]]n, teologion kaj ekleziajn eventojn: kaj ĉiuj diversnivele! La kunlaborantoj devenas ofte el la akademia mondo (teologiaj fakultatoj, Katolikaj Universitatoj, sociologoj…). Elstaras kaj estas aparte aŭkultataj la momentoj de preĝado. Abundas la pertelefonaj dialogoj.

Ne mankas distriĝaj momentoj.

Ĝia moto estas: Kristana voĉo en via domo.

La siglo de Radio Maria estas la kanzono Ballata per Maria de Roberto Bignoli.

Eldonisto redakti

La eldonisto de Radio Maria en Italio estas Associazione Radio Maria, konstituita en 1987 por povi akiri la jam ekzistantan dissendilon.

Teknikaj aspektoj redakti

Radio Maria estas ĉiam admirata ĉe la teknikularo de tiu kampo pro la teknika aparato per kiu atingas la tutan nacian teritorion kun admirindaj ricevadaj rezultoj superaj ankaŭ al tiuj de la oficialaj ŝtataj radioj, [2].

Kritikoj redakti

Radio Maria estis akuzita ĉe progresemaj medioj pri konservativaj pozicioj kiuj allasas spacon al ekleziaj movadoj kiaj Komuneco kaj Liberigo, Renoviĝo en la Sankta Spirito, Novkatekumena itenero kaj Opus Dei, kaj eĉ al asocioj kiaj Alleanza Cattolica kaj al kunlaborantoj de Il Timone, Al tiuj kritikoj oni rebatas ke la vojo trakurata estas tiu de la sintonio kun la instruoj de Johano Paŭlo la 2-a kaj de Benedikto la 16-a. Kaj de papo Francisko, kaj kun la sugestoj de la Nova Evangelizado.

Al tiuj kritikoj, foje, aldoniĝas ankaŭ parodio kaj mokado siavice ktitikataj per la moto: “Se mankas “argumentado, vin savas kontraŭ Radio Maria mokado”.

Disvastigo de Radio Maria en la mondo redakti

Radio Maria en Italio apartenas al reto "Radio Maria", parto de la World Family of Radio Maria. En la listo de nacioj en kiuj ĝi estas aŭskultata aŭ duplikatita, oni trovas preskaŭ ĉiujn naciojn de Eŭropo, de Ameriko, multaj de Afriko, iuj de Azio kun ĉiuj, tiuj de la Mezoriento kaj Oceanio

Notoj redakti

Bibliografio redakti

Aliaj projektoj redakti

En KOMUNA [1]