Ram Nath KOVIND (hindie राम नाथ कोविन्द; naskiĝis la 1-an de oktobro 1945 ) estas hinda politikisto, kiu funkciis kiel Prezidento de Barato inter 2017 kaj 2022. Li estas nur la dua membro de la Dalito-kasto estanta elektita al la pozicio. Li estis la gvidanto de la Barata Popola Partio, estis la Guberniestro de Biharo de 2015 ĝis 2017 [1], kaj estis membro de la supera ĉambro Nacia Asembleo de Barato (Rajya Sabha) en la Parlamento de Barato de 1994 ĝis 2006.

Ram Nath Kovind
Persona informo
राम नाथ कोविन्द
Naskiĝo 1-an de oktobro 1945 (1945-10-01) (78-jaraĝa)
en Kanpur Dehat district
Religio hinduismo vd
Lingvoj hindia vd
Loĝloko Rashtrapati Bhavan vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio vd
Alma mater Chhatrapati Shahu Ji Maharaj University • DAV College, Kanpur vd
Partio Partio de la Popolo de Barato vd
Familio
Edz(in)o Savita Kovind vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Kovind venkis en la prezidanta baloto en 2017 kun 65,65 % de la voĉoj [2], dum la opozicia kandidato Meera Kumar, registris 34,35 %.

Kovind komencis sian oficon kiel prezidanto la 25-an de julio 2017, anstataŭigante Pranab Mukherjee.

Referencoj redakti

  1. Ram Nath Kovind resigns as Bihar Governor, , "Ram Nath Kovind resigns as Bihar Governor", 20 June 2017.
  2. "With 65 percent votes, Kovind sweeps elections", Times of India, 21 July 2017.

Eksteraj ligiloj redakti