Pranab Kumar Mukherjee (bengale प्रनाब कुमार मुखोपड़्याय, la 11an de decembro ‏ 1935, la 31-an de aŭgusto 2020) estis la Prezidento de Barato de 2012 ĝis 2017.

Pranab Mukherjee
Persona informo
প্রণব মুখোপাধ্যায়
Naskiĝo 11-an de decembro 1935 (1935-12-11)
en Mirati
Morto 31-an de aŭgusto 2020 (2020-08-31) (84-jaraĝa)
en Nov-Delhio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per COVID-19 vd
Religio hinduismo vd
Lingvoj bengalaanglahindia vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater Universitato de Kolkato • Dhaka Collegiate School • Suri Vidyasagar College • Armanitola Government High School vd
Partio Barata Nacia Kongreso vd
Familio
Patro Kamada Kinkar Mukherjee vd
Edz(in)o Suvra Mukherjee vd
Infanoj Abhijit Mukherjee • Sharmistha Mukherjee vd
Profesio
Okupo politikisto • aŭtobiografo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Mukherjee estis naskita en bengala familio en Brita Hindio. Lia patro estis aktiva en la movado por hinda sendependiĝo kaj membro de la Leĝdona Konsilio en Okcidenta Bengalio inter 1952 kaj 1964 kiel reprezentanto de la partio Barata Nacia Kongreso. En 1969 li eniris nacian politikon kun la subteno de la Ĉefministro de Barato Indira Gandhi, kiel membro de la Barata Nacia Kongreso partio. Ekde tiam li tenis multajn poziciojn en la barata politika sistemo. Mukherjee funkciis, inter aliaj postenoj, kiel parolanto de la Malsupra ĉambro (Lok Sabha) kaj parolanto de la Supera ĉambro (Rajya Sabha (Konsilio de Ŝtatoj)) de la Barata Parlamento, kaj funkciis alterne kiel Financministro, Defendministro kaj Ministro por eksteraj aferoj en la registaroj de Barato. En julio 2012 li estis elektita Prezidanto de Barato.

En januaro 2017 li sciigis ke li ne kandidatiĝos por alia oficperiodo en la prezidanta baloto en 2017 pro sia sano. La 25-an de julio 2017, la mandato de Mukherjee kiel Prezidanto finiĝis.

Mortis la 31-an de aŭgusto 2020 post komplikaĵoj pro la koronavirus-malsano dum la koronavirus-epidemio en Barato [1].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti