Rastislavice, hungare Dögös estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La slovaka historia nomo estis Degeš.

Rastislavice situas en la 4-a regiono
Rastislavice situas en la bluigita distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Nové Zámky troviĝas 24 km-ojn for.

Historio redakti

En 896 hungaraj triboj alvenis, kiuj fondis reĝlandon en 1000. La loko apartenis al familio Komjáthy en la 13-a jarcento. La turkoj atakis la vilaĝon en 1533 kaj havis ĝin inter 1555-1608 kaj inter 1660-1685. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1730 fondiĝis Újdögös (=Nova Dögös), sed ne iĝis vilaĝo. Ĝis 1919 la loko apartenis al Nyitra (reĝa departemento), poste al Ĉeĥoslovakio. En 1936 la komunumo iĝis vilaĝo. Inter 1938-1945 ĝi aliĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj vilaĝoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 1948 la vilaĝo prenis novan nomon Rastislavice. Rastislav estis princo. En 2001 loĝis tie 928 da homoj (914 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti