Reĉica distrikto (beloruse - Рэчыцкі раён, ruse - Речицкий район) estas administra kaj teritoria subdivido en Homela regiono, Belarusio. Estis fondita la 1-an de decembro 1926, en konsisto de Homela regiono de la 1-an de januaro 1938. Areo estas 2,7 miloj de km2. Loĝantaro estas 47,5 miloj da homoj (en 1999 jaro, sen la urbo Reĉica).

Reĉica distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
distrikto de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco124 m [+]
ĈefurboReĉica
- koordinatoj52° N, 30° O (mapo)52.36388888888930.394722222222Koordinatoj: 52° N, 30° O (mapo)
Areo2 713,95 km² (271 395 ha) [+]

Loĝantaro95 526 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco35,2 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroPiotr Shostak

Reĉica distrikto (Tero)
Reĉica distrikto (Tero)

Reĉica distrikto (Belorusio)
Reĉica distrikto (Belorusio)
DEC

Map
Reĉica distrikto

Vikimedia Komunejo:  Rečyca District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Loĝlokoj kaj administracia subdivido redakti

En la distrikto situas 195 da loĝlokoj (en 1996 jaro). Pli grandaj urboj kaj urbetoj estas Reĉica (ĉefurbo de distrikto), Vasileviĉi, Zareĉa. La distrikto estas dividita je 20 vilaĝaj sovetoj, 2 urba sovetoj kaj 1 urbeta soveto.

Naturaj kondiĉoj redakti

La reliefo de la distrikto estas ebena. Mezaj temperaturoj estas: en januaro - -6,70 C, en julio +18,60C. Kvanto de atmosferaj precipitaĵoj estas 610 da milimetroj jare. Periodo de vegetado estas 194 da tagoj. Sub arbaro estas 44,2 % de areo. Parto de areo estas malpurigita per radioaktivaj elementoj post Ĉernobila katastrofo. Riveroj: Dnepro kaj ĝia flankriveroj: Berezina kaj Vedriĉ.

Mineraloj redakti

En la distrikto estas ekspluatata nafto, gaso, torfo, argilo, sablo.

Agrokulturo redakti

En la distrikto situas 26 da kolĥozoj kaj sovĥozoj kiuj produktas viandon, lakton, kulturas grenon, terpomojn, fruktojn.

Industrio redakti

En la distrikto situas 20 entreprenoj de tiuj branĉoj de industrio: maŝinkonstruado, metalprilaboro, lignprilaboro, kemia, nutraĵa industrio, produktado de konstruaĵaj materialoj.

Komunikado redakti

Tra la distrikto trapasas ŝoseo kaj fervojo inter Homel kaj Kalinkaviĉi. De Reĉica depasas la aŭtovojoj al Loeŭ, Ĥojniki, Babrujsk, Ĵlobin. Ŝipirado tra Dnepro kaj Berezina.

Gazetoj redakti

En la distrikto eldoniĝas gazetoj "Dnjaprovec" kaj "Reĉicka gazeto".