Rebecca (romano)

Rebecca estas romano publikigita en 1938 de la brita verkisto Daphne du Maurier. La romano, kiu iĝis tuja furorlibro, estas konsiderita unu el la plej bonaj verkoj de du Maurier.

Rebecca
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Daphne du Maurier
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1938
Eldonejo Victor Gollancz
Ĝenro krimromano • romantic suspense fiction • kortezama novelo • gotika romano
Loko de rakonto MonakoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
vdr

Resuma intrigo redakti

La rakonto estas mi-forma el la vidpunkto de rakontantino, kiu priskribas okazaĵojn kiuj okazis kiam ŝi estis juna fraŭlino. Laborante kiel la kunulino al riĉa usona virino dum ferio en Montekarlo, la nenomita rakontantino, naiva juna virino en ŝiaj fruaj 20-aj jaroj, konatiĝas kun riĉa anglo, sinjoro Maxim de Winter, 42-jaraĝa vidvo. Post duonmonato da amindumado, ŝi jesas geedziĝi kun li kaj, post la geedziĝo kaj mielmonato, akompanas lin al lia domego en Cornwall, la bela biendomo nomata Manderley.

Sinjorino Danvers, la sinistra mastrumisto, estis profunde sindonema al la unua sinjorino de Winter, Rebecca, kiu mortis en velakcidento proksimume unu jaron antaŭ ol Maxim kaj la dua sinjorino de Winter renkontiĝis. Ŝi kontinue provas subfosi la rakontantinon psikologie, subtile sugestante al ŝi ke ŝi neniam atingos la belecon, urbanecon, kaj ĉarmon kiun ŝia antaŭulo posedis. Kiam ajn la rakontantino provas fari ŝanĝojn ĉe Manderley, S-rino Danvers priskribas kiel Rebecca prizorgis ĝin kiam ŝi estis vivanta. Maltrankviligita de la impona maniero de S-rino Danvers kaj de la neŝancelebla respekto de la aliaj membroj de la domanaro por la forpasinta Rebecca, la rakontantino iĝas pli kaj pli izolita.

La rakontantino baldaŭ estas fervora ke Maxim bedaŭras sian impetan decidon geedziĝi kun ŝi kaj daŭre estas profunde enamiĝanta kun la ŝajne perfekta Rebecca. En provo plezurigi lin, ŝi iniciatas kostumbalon ĉe Manderley, kutimon Rebecca fakte instalis, kun la helpo de S-rino Danvers. Laŭ ŝia sugesto, la rakontantino portas kopion de la robo montrita en portreto de unu el la iamaj loĝantoj de la domo, sensciante pri la fakto ke Rebecca portis la saman kostumon kun multe da aklamo baldaŭ antaŭ ŝia morto. Kiam la rakontantino eniras la halon kaj Maxim vidas la robon, li kolere ordonas al ŝi ŝanĝiĝi.

Baldaŭ post la balo, S-rino Danvers rivelas ŝian malestimon por la rakontantino, kredante ke ŝi provas anstataŭi Rebeccan, kaj malkaŝas sian profundan, nesanan obsedon kun la forpasinta virino. S-rino Danvers provas igi la rakontantinon fari sinmortigon instigante ŝin salti el la fenestro. Tamen, ŝi estas interrompita antaŭ ol la rakontantino faras tion per la tumulto kaŭzita de proksima laboro. Plonĝisto esplorante la staton de la kareno de ruinita ŝipo malkovras la restaĵojn de la velboato de Rebecca, kun ŝia putriĝinta korpo daŭre surŝipe, malgraŭ tio, ke s-ro Maxim identigis alian korpon kiu jetiĝis marborden baldaŭ post la morto de Rebecca.

Tiu eltrovaĵo igas Maxim konfesi al la rakontantino ke lia geedziĝo kun Rebecca estis trompo. Rebecca, Maxim malkaŝas, estis kruela kaj egoisma virino kiu manipulis ĉiujn ĉirkaŭ ŝi por ke ili kredu ŝin la perfekta edzino kaj modelo de virto. Je la nokto de sia morto, ŝi konfesis al Maxim ke ŝi estis graveda fare de alia viro, kiun ŝi planas kreskigi sub la preteksto ke la infano estas de Maxim, kaj li estus senpova rezisti ŝin. En kolerego Maksim pafis kaj mortigis ŝin. Li tiam forigis ŝian korpon metante ĝin en boaton kaj mallevis ĝin en la maron. Sed la rakontantino estas trankviligita aŭdi ke Maxim ĉiam amis ŝin kaj neniam Rebecca.

La boato de Rebecca estas levita, kaj estas malkovrite estinti intence mallevita en la maron. Enketo alportas verdikton pri sinmortigo. Tamen, la kuzo kaj amanto de Rebecca, Jack Favell, provas ĉantaĝi Maxim, asertante havi pruvon ke ŝi ne povus esti farinta sinmortigon bazitan sur mesaĝo kiun ŝi sendis al li la nokton kiam ŝi mortis. Estas malkaŝite ke Rebecca havis rendevuon kun kuracisto en Londono baldaŭ antaŭ sia morto, supozeble por konfirmi ŝian gravedecon. Kiam la kuracisto estis trovita, li malkaŝas ke Rebecca havis kanceron kaj ĉiuokaze mortus ene de kelkaj monatoj. Krome, pro la misformiĝo de ŝia utero, ŝi fakte neniam povus esti graveda. Maxim supozas ke Rebecca, sciante ke ŝi baldaŭ mortus, manipulis lin por mortigi ŝin pli rapide. Ankaŭ Sinjorino Danvers proklamis ke Rebecca timis nenion, krom malrapida morto.

Konkludante la aferon, Maxim sentas grandan antaŭsenton de malbono kaj insistas pri tranokta veturado por reveni al Manderley. Tamen, antaŭ ol li atingas la domon, estas klare laŭ la helbrilo ĉe la horizonto kaj de ventoportita cindro ke ĝi estas flamanta.

Sekvo redakti

Rebecca (1940) estis la unua usona filmo de Alfred Hitchcock, kiu estis bazita sur tiu ĉi samnoma romano de la angla verkisto Daphne du Maurier de 1938.

En Esperanto redakti

En novembro 2022 Esperanto-Asocio de Britio (EAB) anoncis, interalie per numero 99 de sia bulteno Ĝisdate, konkurson por trovi la tradukonton de la romano Rebecca, por kiu EAB jam aĉetis tradukrajton, do Esperanta traduko espereble iam aperos.

Eksteraj ligiloj redakti