Recherswil

komunumo de Svislando

Recherswil estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 695 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Recherswil
Blazono de Recherswil
Blazono de Recherswil
Blazono de Recherswil
Aerbildo de Koppigen, Recherswil maldekstre en la bildo inter la fervojlinio kaj la aŭtovojo
Aerbildo de Koppigen, Recherswil maldekstre en la bildo inter la fervojlinio kaj la aŭtovojo
Aerbildo de Koppigen,
Recherswil maldekstre en la bildo inter la fervojlinio kaj la aŭtovojo
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 611815 / 223670 (mapo)47.1638888888897.5944444444444Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 36′ O; CH1903: 611815 / 223670 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1695
Areo 3,37 km²
Alteco 458 m super marnivelo
Poŝtkodo 4565
Komunumkodo 2530
Mapo de Recherswil
Mapo de Recherswil
Mapo de Recherswil
vdr

Geografio redakti

Recherswil situas en la Svisa Mezlando en la flotebenaĵo de la rivero Emme ĉe la bordo de la rivereto Oesch. La komunumo konsistas krom el la vilaĝo Recherswil el la setlejoj Aspacher, Chänelmatten kaj Ischlagrütenen. Tra la komunumo fluas de sudo al nordo du vilaĝaj rojoj, kiuj senakvigas la komunuman teritorion norden al Oesch. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,37 km², de kiuj 24% estas kovritaj de arbaro, 56% servas por agrikulturo kaj 20% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Recherswil limas en nordo al Kriegstetten, en nordoriento al Oekingen, en oriento al Heinrichswil-Winistorf, en sudoriento al Willadingen (BE), en sudokcidento al Koppigen (BE), kaj en okcidento al Obergerlafingen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Kriegstetten al Koppigen. Rekte sude de la komunumo sur la teritorio de Koppigen troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, same norde apud Kriegstetten. La aŭtovojo pasas de nordo al sudo tra la komunuma teritorio formante kvazaŭ ties okcidentan limon. La sudorientan komunumlimon formas la rapidlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Berno, tamen la komunumo ne disponas pri stacidomo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la soloturna buslinio tra Kriegstetten al Soloturno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Recherswil datiĝas el la jaro 1278 kiel Richirswile. Dum mezepoko Recherswil apartenis al la kiburga Senjorujo Halten, kiu en la jaro 1466 fariĝis havaĵo de la urbo Soloturno. En la jaro 1665 ankaŭ la supera jurisdikcio transiris de Berno al Soloturno.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti