Kandergrund

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Reckental)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kandergrund (stacidomo).
Kandergrund
Blazono de Kandergrund
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Frutigen
Koordinatoj  46° 35′ 0″ N 7° 39′ 0″ O / 46.58333 °N, 7.65000 °O / 46.58333; 7.65000 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 0″ N 7° 39′ 0″ O / 46.58333 °N, 7.65000 °O / 46.58333; 7.65000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 811
Areo 32,1 km²
Alteco 800 m super marnivelo
Poŝtkodo 3716
Komunumkodo 0564
Mapo de Kandergrund
vdr


Pri la komunumo redakti

Kandergrund estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Frutigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 811 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Kander situas sur la grundo de la valo de la rivero Kander, kiel diras la signifo de la komunumnomo. La komunumo konsistas el la municipoj (kiuj en la loka alemana dialekto nomiĝas Bäuerten) Innerkandergrund, Reckental, Ausser-Rüteni, Inner-Rüteni kaj Blausee-Mitholz.

Trafiko redakti

Kandergrund situas ĉe la grava nord-sud-trajnlinio de la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno al Valezo kaj Italio kaj estas servata per lokaj trajnoj de tiu-ĉi fervojentrepreno. Diversaj poŝtaŭtolinioj krome zorgas por la fajna distribuo. Tra la komunumo pasas ankaŭ la kantona ĉefvojo n-ro 223, la tiel nomita Lötschberg-Vojo al Kandersteg.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Kandergrund datiĝas el la jaro 1352 kiel der Kandergrund.[1]

Ĝis 1850 Kandergrund estis parto de Frutigen. La hodiaŭa komunumo Kandergrund estiĝis en la jaro 1908 per disiĝo de la komunumo Kandersteg. Dum la 2-a mondmilito en Kandergrund funkciis tri karbominejoj. Post la mondmilito la karboekspuatado ne plu estis konkurenckapabla kaj en la jaro 1949 la lasta el la tri minejoj estis fermita.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti