Redschlag
(Alidirektita el Redlschlag)
Redschlag, hungare Újvörösvágás [UjvoroŝvAgAŝ] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Bernstein im Burgenland. Red kaj vörös en la loknomoj signifas: ruĝa.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Redschlag troviĝas de Bernstein im Burgenland je 4, de la hungara landlimo ĉe Kőszeg je 19 km-oj.
Historio redakti
En 1910 vivis en Újvörösvágás 475 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.