Regiono de la Grandaj Lagoj

La Regiono de la Grandaj Lagoj de Nordameriko estas du-landa kanadusona mondoregiono kiu inkludas partojn de ok usonaj ŝtatoj Ilinoiso, Indianao, Miĉigano, Minesoto, Novjorkio, Ohio, Pensilvanio kaj Viskonsino same kiel de la kanada provinco Ontario. Kebekio estas foje inkludita kiel parto de la regiono ĉar, kvankam ĝi ne estas en akvokolekta areo de la Grandaj Lagoj, ĝi estas en la baseno de la rivero Sankta Laŭrenco kiu estas parto de kontinua hidrologia sistemo kiu inkludas la Grandajn Lagojn kaj finfine elfluas en la Atlantikan Oceanon. La regiona centro estas en la Grandaj Lagoj kaj formas distingan historian, ekonomian kaj kulturan identecon. Parto de la regiono enhavas ankaŭ la Megalopolon Grandaj Lagoj.

Regiono de la Grandaj Lagoj
Regiono
regiono [+]

LandojUsono, Kanado
- koordinatoj45° 0′ 0″ N, 82° 0′ 0″ U (mapo)45-82Koordinatoj: 45° 0′ 0″ N, 82° 0′ 0″ U (mapo)


Regiono de la Grandaj Lagoj (Tero)
Regiono de la Grandaj Lagoj (Tero)

Regiono de la Grandaj Lagoj (Usono)
Regiono de la Grandaj Lagoj (Usono)
DEC
Regiono de la Grandaj Lagoj
Regiono de la Grandaj Lagoj

Map
Regiono de la Grandaj Lagoj
vdr

La Regiono de la Grandaj Lagoj havas sian nomon el la koresponda geologia formacio de la Baseno de la Grandaj Lagoj, mallarĝa akvokolekta baseno kiu enhavas la Grandajn Lagojn, limigitan per akvobasenoj norde de la regiono (Hudsona Golfo), okcidente (Misisipo), oriente kaj sude (Ohio). Oriente, la riveroj Sankt-Laŭrenco, Richelieu, Hudsono, Mohawk kaj Susquehanna formas arkon de basenoj orienten al la Atlantiko.

La Regiono de la Grandaj Lagoj, kiel distingita el la Baseno de la Grandaj Lagoj, difinas unuon de sub-naciaj politikaj entoj difinitaj per la usonaj ŝtatoj kaj la kanada provinco Ontario enhavanta la basenon de la Grandaj Lagoj, la usonajn ŝtatojn kaj la Provincon borde de unu aŭ pliaj el la Grandaj Lagoj.

Bibliografio redakti

  • Cronon, William (1988). Nature's Metropolis: Chicago and the Great West, W.W. Norton. pp. 333–340.
  • Onuf, Peter S (1987). A History of the Northwest Ordinance, Indiana University Press.
  • Taylor, Alan (2010) "The Civil War of 1812: American Citizens, British Subjects, Irish Rebels and Indian Allies", Knopf
  • White, Richard (1991), The Middle Ground: Indians, Empires and Republics in The Great Lakes Region 1965-1815, Cambridge University Press