Regno de Kröv

(Alidirektita el Regno de Kroev)

La Regno de Kröv, germane „Kröver Reich“, estis reĝa domeno de la Karolidoj ĉe la meza Mozelo, en la regiono de la hodiaŭa Rejnland-Palatinato en Germanio, kiu havis certajn privilegiojn ĝis la Franca Revolucio. La landeto konsistis el la komunumoj Kröv kun la uboparto (Kövenig), Reil, Kinheim (Kindel), Bengel, Kinderbeuern, Erden kaj diversaj malgrandaj setlejoj. La plej granda parto de la areo estis kovrata de la Kondel-arbaro, Kondelwald, ĉe kies rando situas la Klostro Springiersbach.

Dosiero:Kroeverreich.jpg
Disvastiĝo de la Regno de Kröv
Situo de la Regno de Kröv

Kiam la areo fariĝis posedo de la frankaj reĝoj ne estas konate. Ekzistas fruaj dokumentoj pri la unua utiligado de la areo fare de la karolidoj. La unua vera dokumento estas de reĝo Lotaro la 2-a , kiu en la jaro 862 donacis al la kostro Stablo kapelon en Kröv. La kapelo eble situis sur la montodorso inter Kröv, Reil und Bengel. Pli poste ĝi fariĝis posedo de la abatejo Echternach. Ankaŭ la ĝermo de dua paroĥejo, pli posta Reilkirch, estis verŝajne reĝa kapelo. Unua dokumento datiĝas el la jaro 1008.

Ekesto redakti

La rekta dependeco de la krono ŝanĝiĝis jam en la 10-a jarcento. Ŝajne la palatinaj grafoj de Aĥeno sentis sin posedantoj de la areo kaj havis la reĝan potencon. Ĉar la dinastio de la palatinaj grafoj forpereis post la morto de Wilhelm von Ballenstädt en la jaro 1140, la reĝo denove heredis la domenon. La imperia senpereco tamen restis ĝis kiam reĝo Rudolf von Habsburg la 25-an de novembro 1274 la regnon de Kröv lombardis al la grafo Henriko de Sponheim. La ĉefepiskopo de Treviro Balduin von Luxemburg provis kun ĉiuj rimedoj forpreni la lombardterenon de la Sponheim-anoj. Sed li ne sukcesis. Spektakla estis en tiu potencbatalo la preno de la grafino Loretta von Sponheim-Starkenburg, kiel ostaĝo. La ĉefepiskopo ordonis la prenon de la grafino dum ŝi veturis sur la Mozelo kaj postulis ke la grafo rezignu pri la tereno de Kröv, sed la trevirano malsukcesis.

Daŭraj kvereloj pri influo redakti

La rezignon la trevirano ne akceptis. Dum la 14-a jarcento ili sukcesis ricevi la tiel nomantajn vokto-rajtojn pri la koncernaj mozelaj vilaĝoj. La voktoj rajtas postuli certajn impostojn kaj havis la juĝopovon. Sed ĉar la Sponheim-anoj sukcesis en la jaro 1399 ŝanĝi la lombardon en veran feŭdon, komenciĝis longdaŭra konflikto. Ekestis t.n. komuna proprietaĵo aŭ kondominiumo, do la komuna regado de du partioj. La du partioj kverelis pro la divido de la enspezoj. Krome la treviranoj provis malebligi la enkondukon de la Reformacio en la regno de Kröv. Laŭ la principoj de la Aŭgsburga interreligia paco estis ne permesata enkoduki la novan religion sen permeso de ĉiuj partoj. La „regno“ devis resti katolika. En la jaro 1594 la du partioj procesis en la regna juĝejo pro la divido de la enspezoj. La konflikto nur finiĝis en 1784 per la t.n. „traktato de Zell“ kiun la la arkiepiskopujo de Treviro faris kun la duklando Pfalz-Zweibrücken. Laŭ tiu traktato la Treviro ricevis unu trionon kaj la Palatinatanoj du trionojn de la enspezoj. Sed post dek jaroj la Trevira Arkiepiskopujo kaj la regno de Kröv pereis sekve de la franca revolucio.

Ambaŭ teritorioj apartenis de 1798 ĝis 1814 al la franca Département de la Sarre, post la malvenko de Napoleono en la jaro 1815 la teritorio fariĝis prusa.

Literaturo redakti

  • Erwin Schaaf, Johannes Mötsch: Beiträge zur Geschichte des Kröver Reiches, Bernkastel-Kues 1998, ISBN 3-928497-05-7

Ceteraĵo redakti

Hodiaŭ la suda deklivo de la vinareo de Kröv havs la nomon „Kröver Reich“..