Remolado estas saŭco kies origino estas la franca kuirarto kaj estas farata surbaze de majonezo. Tiun saŭcon oni ofte konfuzas kun ravigoto.

La ingrediencoj estas majonezo, mustardo, ethakitaj piklaj kukumetoj, kaporoj, diversaj spicherboj kiel petroselo, drakunkolo kaj ŝenoprazo. La saŭco povas esti finigita per anĉovo aŭ anĉovopasto kaj ethakitaj durboligitaj ovoj.

Tradicie la saŭco estas surtabligata kun raspita tubercelerio kaj kunmetitaj salatoj. Ĝi ankaŭ estas manĝata kun frititaj fiŝaĵoj kiel moruo(vango)j kaj merlango.

Fonto redakti