Respondeca pragmatismo

(Alidirektita el Respondeca Pragmatismo)

Respondeca pragmatismo, portugallingve pragmatismo responsável, estas la nomo de la brazila doktrino al ekstera politiko de post la ekonomia krizo de 1973 (vidu Ekonomia Modelo de Bretton Woods kaj Fleksebla akumulo). Tiam Brazilo lasis la Pozitivisman ideon pri la apogo al "centraj popoloj", kiu gvidis ĝian eksteran politikon kaj adoptis sendependan eksteran politikon. La respondeca pragmatismo estis elpensita de kanceliero Antônio Azeredo da Silveira dum la diktatureco de Ernesto Geisel. Ĝia unua paŝo estis alproksimiĝi al arabaj landoj. Itamaraty (brazila ministerio pri fremdaj aferoj) permesis instalon de oficejo de Organizo por Liberigo de Palestino (OLP) en Braziljo, apogis la tiel nomitan kontraŭ-cionisman voĉon en UNO krom konsideri la cionismon formo de rasismo, kaj adoptis eksportan politikon de produktoj per nafto. Krome, Brazilo kunlaboris al regionaj potencoj kiaj Alĝerio, Libio, Irako kaj Sauda Arabio, en esploro de nafto kaj disvolvigo de militindustrio.

Rilate al komunismaj landoj, krom pligrandigi la rilatojn al landoj kun tradicia ligoj, Brazilo estigis diplomatajn kaj komercajn rilatojn al Popola Ĉinia Respubliko en 1974. Brazilo akiris tiam grandan sendependon rilate al internaciaj rilatoj. Ĝi estis la unua lando, kiu akceptis la marksisman registaron de Movimento Popular de Libertação de Angola (Popola Movado pro Liberigo de Angolo), kaj estigis politikajn kaj ekonomiajn rilatojn al Mozambiko kaj aliaj landoj de tropika Afriko.

Eĉ rilate al kapitalismaj potencoj, Geisel faris gravajn sanĝojn en brazila ekstera politiko. Pro la nebonaj rilatoj kun Usono, li preferis rilatojn al okcidenta Eŭropo kaj Japanio. Kiam Usono neis kunlaboron al brazila atomenergia projekto, la diktatoro subskribis akordojn pri atomenergio kun Okcidenta Germanio. Antaŭ la usonaj premoj por rompo de tiu akordo, kaj post la politiko de defendo de Homaj rajtoj dum prezidanteco de Jimmy Carter en 1977, Geisel rompis militan akordon kun Usono, kiu ekzistis ekde 1952.

Rilate al Latinameriko, Brazilo serĉis pligrandigi la kunlaboron, lasis la ufanismajn diskursojn kaj ekis negocadon kun Argentino pro solvi problemoj pri hidroelektrikejoj en baseno de rivero Prata. Apogo al militista reĝimo kiu ekis en Argentinio en 1976 faciligis la alproksimigon. En la 1970-aj jaroj, kiam aperis ideoj pri internaciigo de Amazonio, Brazilo kunigis najbarajn landojn kaj komencis la Iniciativa Amazônica (Amazonian Iniciaton), kiu estigis kunan strategion pri eksplorado de l' regiono kaj rekonfirmado de suvereneco de l' amazoniaj landoj.

La eespondenca pragmatismo, kaŭzigis feran oponecon de Usono kaj de konservativaj elementoj de brazila socio. Dum la diktatoreco de João Baptista Figueiredo kaj la transira prezidanteco de José Sarney, oni daŭris tiun politikon, kiu malaperis nur post la prezidanteco de Fernando Collor de Mello.