Revolucia registaro de Zanzibaro

duon-aŭtonoma registaro de Zanzibaro

Revolucia Registaro de Zanzibaro (angle Revolutionary Government of Zanzibar, svahile Jamhuri ya Watu wa Zanzibar) estas registara organo, reganta en la Tanzania Aŭtonoma Regiono de Zanzibaro. La revolucia registaro de Zanzibaro konsistas el la Revolucia Konsilio kaj la Ĉambro de Reprezentantoj de Zanzibaro. La estro de la registaro estas la prezidento de Zanzibaro, kiu ankaŭ estas la prezidanto de la Revolucia Konsilio[1], nuntempe Hussein Ali Mwinyi.

Revolucia registaro de Zanzibaro
registaro
Tipo duon-aŭtonoma registaro
Agareo

la Tanzania Aŭtonoma Regiono de Zanzibaro

Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Post la formado de Tanzanio, Zanzibaro retenis la regionan registaron — la Revolucian Registaron de Zanzibaro. La leĝodonan kaj la plenuman potencon havas la Revolucia Konsilio, konsistanta el la prezidento (kiu estas la estro de la registaro), du vicprezidentoj kaj ŝtatministroj (krome la prezidanto povas nomumi pliajn membrojn de la konsilio, kiuj ne havas ministrajn povojn). La revolucia konsilio havas konsilajn funkciojn sub la prezidanto.

Krome, ekde 1980, Zanzibaro havas sian propran parlamenton — la Ĉambron de Reprezentantoj de Zanzibaro — kiu dividas la leĝodonan potencon kun la Revolucia Konsilio. La Ĉambro de Reprezentantoj havas 81 membrojn. 50 deputitoj estas elektitaj per rekta voĉdono en unu-membraj distriktoj uzante simplan plimulton, 10 estas nomumitaj de la prezidento, 20 lokoj estas rezervitaj por virinoj kaj plenigitaj laŭ partia bazo, kaj la lasta loko estas rezervita al la ĝenerala prokuroro de la regiono. Krome, se la parolanto de la parlamento ne estas unu el la deputitoj, li fariĝas plia 82-a membro de la ĉambro[2].

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-22. Alirita 2012-07-31.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-04-28. Alirita 2020-05-10.