Ricardo Albert Reyna

(Alidirektita el Ricardo F. Albert Reyna)

Ricardo Felipe Albert Reyna (prononco: rikardo felipe albert' rejna) estas la kompleta, administra nomo de homo, kiu estas dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio kaj de Hispana Esperanto-Federacio ekde la dua duono de la okdekaj jaroj. “Ricardo Felipe” estas duvorta individua nomo. “Albert” estas lia patra familia nomo. “Reyna” estas lia patrina familia nomo. En diversaj okazoj li uzis diversajn nomojn aŭ diversajn formojn de ĉi tiu administra nomo.

Ricardo Albert Reyna
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1962 (1962-01-01) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Naskiĝo kaj eduko redakti

Li naskiĝis kaj edukiĝis en la urbo Malago. Tie li eklernis esperanton en sia junaĝo, en 1977. Li transiris al Madrido en 1983, al Kordovo en 1997 kaj refoje al Madrido en 2000.

Li studis diversajn studojn en diversaj registaraj universitatoj en Hispanio (Universidad de Málaga, Universidad Nacional de Educación a Distancia, Universidad Complutense de Madrid), en Maroko (Universitato Mohammad la Kvina, en la ĉefurbo, Rebato) kaj en Egiptio (Universitato de Kairo).

Laboro redakti

Li laboris en diversaj okupoj: pakaĵ-portisto, komputilisto, oficisto, librotekisto, tradukisto, instruisto de diversaj lernobjektoj en diversaj klerigniveloj (private kaj registare), kaj kelkaj aliaj laboroj. El tiuj diversaj okupoj nur jenaj havas pli fortan rilaton al liaj ĉefaj publikaj okupoj nuntempaj:

1) En Kordovo li instruis plentempe en projekto de privata universitato, ĉeeste kaj koresponde, precipe jenajn lernobjektojn: araban lingvon, enkondukon en ŝemidajn lingvojn, historion de la islama civilizo, enkondukon en la islaman rit-juron (fekhon).

2) De 2006 ĝis 2011 li instruis parta-tempe diversajn lernobjektojn en la fako de arabaj kaj islamaj studoj de la Universidad Complutense de Madrid.

3) Ekde 2011 li instruas diversajn lernobjektojn en la fako de arabaj kaj islamaj studoj de la Universidad Autónoma de Madrid, precipe araban lingvon, historion de la islama civilizo, historion de la religioj en Azio kaj Afriko.

Esperanto redakti

En Esperanto li verkis originale kaj traduke por diversaj “forumoj”: Folioj por praktikado de la loka grupo en Malago, Gazeto Andaluzia Arkivigite je 2017-01-08 per la retarkivo Wayback Machine de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, HEJS-Juneco Arkivigite je 2017-01-08 per la retarkivo Wayback Machine kaj La mano Arkivigite je 2017-01-08 per la retarkivo Wayback Machine de Hispana Esperantista Junulara Societo, Heroldo de Esperanto en la epoko de Ada Fighiera-Sikorska, Kontakto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Esperanto de Universala Esperanto-Asocio, Kajeroj el la Sudo de HALE, Iltis-Forumo, Fonto, Beletra Almanako kaj Kataluna Esperantisto. Li redaktis ankaŭ la enkondukon (sub la nomo "Montriĝo") de la libro Pandemonio (1987), frua kunverko de kelkaj anoj de la tiel nomata Hispana Opo, grupo da junaj fluaj parolantoj de Esperanto en la tiutempa Hispanio.

Li aktivis en Esperantujo en diversaj roloj: helpis organizi la bibliotekon de Heroldo de Esperanto meze de la okdekaj jaroj; partoprenis en la estraro de Hispana Esperantista Junulara Societo kiel kasisto meze de la okdekaj jaroj; volontulo en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en 1988; partoprenis en plurlingva peresperanta tradukprojekto kun koreaj esperantistoj en 1999 kaj en 2003; prelegis kaj plurmaniere helpetis en la organizado de manpleno da aranĝoj en Hispanio.

Li havas kvar blogojn, ĉiujn en esperanto: publikan blogon ĉe Ipernity kaj tri alilokajn blogojn kun kaŝnomo. Li havas ankaŭ fejsbukan konton.

Kun siaj gefiloj li parolas en esperanto nur eksterhejme; hejme li parolas al ili nur arabe.

Verkoj redakti

Referencoj redakti