Ricardo Güiraldes

argentina verkisto

Ricardo GÜIRALDES (Bonaero, 13a de februaro 1886 - Parizo, 8a de oktobro 1927) estis argentina romanisto kaj poeto.

Ricardo Güiraldes
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1886 (1886-02-13)
en Bonaero
Morto 8-an de oktobro 1927 (1927-10-08) (41-jaraĝa)
en Parizo
Mortis per limfomo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Colegio Nacional de Buenos Aires • Instituto Libre de Segunda Enseñanza vd
Subskribo Ricardo Güiraldes
Familio
Gefratoj Dolores Güiraldes vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Aktiva dum 1913– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Unua eldono de Don Segundo Sombra (1926).

Jam infanaĝe, li vivis en Eŭropo, konis aliajn lingvojn ĉefe la francan, kaj poste revene en Argentino, kontaktis kun la kamparana vivo ekzemple de gaŭĉoj, kio poste venos al lia verkaro, kaj ĉefe en Raucho kaj en Don Segundo Sombra. Post multa veturado, diboĉado en Parizo kaj reveno al Bonaero, en 1913 li edziĝis kun Adelina del Carril, de riĉa familio. Li ekverkis kuraĝigita de la edzino kaj de Leopoldo Lugones. Tiel li publikigis Cuentos de muerte y de sangre kaj El cencerro de cristal en 1915, sed ne atingante sukceson. Poste li veturis tra Karibio, denove al Parizo, kaj en 1922 al Hispanio, kie li ŝanĝis sian vivon kaj interesiĝis pri teozofio kaj filozofio. En 1926 li finigis Don Segundo Sombra kaj la venontan jaron mortis pro kancero.

Verkoj redakti

  • 1915: El cencerro de cristal (poezio)
  • 1915: Cuentos de muerte y sangre (noveloj)
  • Aventuras grotescas (noveloj)
  • Trilogía cristiana (noveloj)
  • 1917: Raucho (romano)
  • 1917: Un idilio de estación, poste revizita kiel Rosaura (1922), publikita en Rosaura y siete cuentos. Novelo.
  • 1923: Xaimaca (fikcia veturhistorio).
  • 1926: Don Segundo Sombra (romano)
  • 1928: Poemas místicos (postmorte publikitaj poeziaĵoj)
  • 1928: Poemas solitarios (postmorte publikitaj poeziaĵoj)
  • 1929: Seis relatos (postmorte publikitaj noveloj)
  • 1932: El sendero (postmorte publikita)
  • 1936: El libro bravo (postmorte publikitaj poeziaĵoj)
  • 1954: Pampa (postmorte publikita)[8]
  • 1952: El pájaro blanco (poezio)

Bibliografio redakti

  • J.P. Spicer-Escalante, Ricardo Güiraldes’s Américas: Reappropriation and Reacculturation in Xaimaca (1923). Studies in Travel Writing 7.1: 9-28.
  • J.P. Spicer, Don Segundo Sombra: en busca del otro. Revista de Crítica Literaria Latinoamericana 38.2: 361-73.
  • Ricardo Güiraldes and Don Segundo Sombra; life and works / Giovanni Previtali, 1963
  • Language, humor, and myth in the frontier novels of the Americas : Wister, Güiraldes, and Amado / Nina M Scott, 1983
  • Martín Fierro, Don Segundo Sombra, ambassadors of the New World / Edward Larocque Tinker, 1958
  • Ricardo Güiraldes : argentino (1886-1927) / Harry Weiss, 1955