Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno

La Richard-Strauss-Konservatorio kiel bavara faka akademio por muziko de la federaciera ĉefurbo Munkeno estis muzika edukejo por profesiaj muzikistoj kaj muzikinstruistoj.

Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno
konservatorioQ1391024
Informoj
fondodato 1927
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 48° 7′ 54″ N, 11° 35′ 31″ O (mapo)48.13162411.592077Koordinatoj: 48° 7′ 54″ N, 11° 35′ 31″ O (mapo)
lando Germanio
adreso Kellerstraße 6
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno (Germanio)
Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno (Germanio)
DEC
Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno
Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno
Map
Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno
vdr

Historio redakti

La Richard-Strauss-Konservatorio je Munkeno evolui de du institucioj. En 1927 Jakob Trapp fondis privatan muziklernejon, kiu kvin jarojn poste alinomiĝis Trapp’sches Konservatorium der Musik. La dua antaŭulo estis la urba profesilernejo por muzikistoj, kiun estris de 1930 ĝis 1936 komponisto Hans Lang.

En 1962 la Munkeno, ĉefurbo de Bavarujo, transprenis la tenadon de la onta Richard-Strauss-Konservatorio, solidigis kaj alistrukturis ĝin kaj nomis ĝin laŭ la munkena komponisto Richard Strauss.

La 1-an de aŭgusto 2008 Richard-Strauss-Konservatorio eniĝis en la Altlernejon por Muziko kaj Teatro je Munkeno.[1]

Studo redakti

La konservatorio ofertis edukadon al profesia muzikisto aŭ muzikinstruisto, kiu konsistigas komencon kaj kvalitan fundamenton por multaj aliaj muzikisto-profesioj.

Ĉiuj ofertataj studoj finiĝis per pedagogia aŭ arta diplomo. La antaŭdiplomaj kaj diplomaj ekzamenoj okazis antaŭ komisiono, konsistantaj el reprezentantoj de altlernejo kaj instruistoj de la konservatorio.

Fakaro redakti

La fakaro entenas multnombron da instrumentoj same kiel la fakojn kantado kaj ĵazo, popolmuziko kaj elementa muzikinstruado same kiel katolika kaj protestanta eklezia muziko.

Fakultatoj redakti

La lerneblecoj estas subdividitaj laŭ jenaj fakultatoj:

Kunlaboro redakti

La Richard-Strauss-Konservatorio kontinue kunlaboris kun la Altlernejo por Muziko kaj Teatro je Munkeno same kiel kun la Altlernejo por Muziko je Nurenbergo.

Referencoj redakti

  1. (http://website.musikhochschule-muenchen.de/de/index.php?option=com_content&task=view&id=82&Itemid=543 Arkivigite je 2010-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Von der Central-Singschule zur Hochschule für Musik und Theater. Eldoninto: Hochschule für Musik und Theater München|

Eksteraj ligiloj redakti