Arth

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Rigi Staffel)

Arth estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 10549 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009, kaj tiel statistike jam atingis la grandecon de urbo.

Arth
Blazono de Arth
Arth ĉe la bordo de la Lago de Zugo
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  47° 3′ 53″ N 8° 31′ 28″ O / 47.06472 °N, 8.52444 °O / 47.06472; 8.52444 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 53″ N 8° 31′ 28″ O / 47.06472 °N, 8.52444 °O / 47.06472; 8.52444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10549
Areo 48,58 km²
Alteco 421 m super marnivelo
Poŝtkodo 6415
Komunumkodo 1362
Mapo de Arth
vdr

Geografio redakti

La komunumo Arth situas ĉe la suda fino de la Lago de Zugo, oriente de la monto Rigi, kies kulmino kun alteco de 1797,5 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunuma teritorio. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Arth mem, la vilaĝoj Goldau kaj Oberarth, kaj la setlejoj Rigi Klösterli, Rigi Kulm, Rigi Scheidegg, kaj Rigi Staffel.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Arth limas al en nordo al Walchwil (ZG), en nordoriento al la eksklavo Alpli de la urbo Zugo (ZG), en oriento al Steinerberg, en sudoriento al Laŭerco, en sudo al Gersau, en sudocidento al Vitznau (LU), en okcidento al Weggis (LU), kaj en nordokcidento al Küssnacht.

Trafiko redakti

Arth estas grava trafiknodo. Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A4 de Zuriko al Gotardo. En la stacidomo Arth-Goldau kruciĝas la fervojlinioj de Zuriko tra Zugo kaj Gotardo al Tiĉino kaj Italio kaj la fervojlinio de Sankt-Galo, tra Rapperswil al Lucerno, kaj ĝi estas la elirstacidomo de la unua dentorado-fervojo de la mondo, nome la Arth-Rigi-Fervojo al la kulmo de la monto Rigi. Sur la Lago de Zugo Arth ankaŭ atingeblas per liniŝipoj ek de Zugo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Arth datiĝas el la jaro 1036 kiel Arta. La 2-a de septembro 1806 okazis la Montfalo de Goldau, kiu detruis krom unu domo la tutan vilaĝo Goldau. Mortis dum la katastrofo 457 homoj. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti