Rikardo
vira persona nomo
Rikardo aŭ Richard estas ĝermandevena vira personan nomo, kiu ankaŭ (kutime en la formo Richard) aperas kiel familia nomo.
Deveno kaj signifo redakti
Ĝi estas kunmetita el la malnov-altgermanaj silaboj richi = riĉa, potenca kaj hard = forta. Ĝi signifas proksimume "la riĉa kaj forta", "la ege forta" aŭ "la forta reganto/reĝo".
Variaĵoj redakti
- Richard, Ricardo aŭ Riccardo, Rico, Ricco, Ricci, Richie, Richi
- Karesformoj: Richi, Rick aŭ (ĉefe anglalingve) Dick
- Virina formo: Rikarda, Ricarda
Nomtagoj redakti
La festotagoj de Rikardo estas la 7-a de februaro kaj la 13-a de aprilo.
Konataj Rikardoj redakti
Regantoj redakti
- 858-921 Richard Justiciarius aŭ Richard le Justicier, duko de Burgonjo
- 943- 996 Rikardo la 1-a (Normandio), "la sen-tima", duko de Normandio
- 996-1026 Rikardo la 2-a (Normandio), duko de Normandio
- 1026-1027 Rikardo la 3-a (Normandio), duko de Normandio
- 1157-1199 Rikardo la 1-a (Anglio), "la Leonkora", reĝo de Anglio
- 1367-1400 Rikardo la 2-a (Anglio), reĝo de Anglio
- 1452-1485 Rikardo la 3-a (Anglio), reĝo de Anglio
- ...
Aliaj redakti
- Rikardo de Wallingford (1292-1336), brita matematikisto
- Richard Burton, brita aktoro
- Richard Chamberlain (* 1934), aktoro
- Dick Cheney (* 1941), usona vicprezidento
- Richard Feynman, fizikisto, Nobel-premiito
- Richard Gere, aktoro
- Richard Nixon, usona prezidento
- Richard von Weizsäcker, prezidento de F.R. Germanio
- Richard Wagner, komponisto
- Rik Daems, flandra politikisto (n. 1959)
- Rik Battaglia, itala aktoro (n. 1927)
Esperantistoj redakti
Familia nomo redakti
- Cliff Richard (* 1940), brita popkantisto