Rikardo de Wallingford

brita abato, matematikisto, astrologo kaj horloĝisto

Rikardo de Wallingford (Richard of Wallingford, 1292-1336) estis brita matematikisto, kiu tre kontribuis al astronomio kaj horloĝoj, farinte astronomian horloĝon de la abatejo Sankta Albano (Hertfordshire) en 1330, kiam li estis ties abato.

Rikardo de Wallingford
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1292 (1292-01-01)
en Wallingford
Morto 1-an de januaro 1336 (1336-01-01) (44-jaraĝa)
en St Albans
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Alma mater Universitato de Oksfordo
Okupo
Okupo matematikisto • astronomo • astrologo
vdr
abato Rikardo de Wallingford

Kvankam filo nur de forĝisto, orfiĝinte Rikardo estis prenita en lernejon, poste eĉ studis universitaton de Oksfordo. Tie li restis 6 jarojn, poste fariĝis monaĥo en Sankta Albano kaj en 1326 ties abato.

En "Tractatus Horologii Astronomici", 1327 li priskribis astronomian horloĝon, kiun dudek jarojn post lia morto kompletigis Vilhelmo de Walsham (William of Walsham), sed la horloĝo estis tute detruita dum la regado de Henriko la 8-a en 1539.

Li ankaŭ desegnis kaj priskribis kalkulan aparaton por mezuri situon de astroj (kiun li nomin albiono), aŭtoris verkojn pri trigonometrio, astrologio kaj religio.

Li suferis malsanon, tiam nomatan lepro (sed povis esti ankaŭ sifilisotuberkulozo) kaj mortis en sia abatejo.

Eksteraj ligiloj redakti