Riso amaro (amara rizo) estas 1949 itala filmo de 1949 fare de Lux Film, verkita kaj reĝisorita de Giuseppe De Santis.

Riso amaro
filmo
Originala titolo Riso amaro
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 30 sep. 1949
Ĝenro filma dramo
Kameraado Otello Martelli
Reĝisoro(j) Giuseppe De Santis
Produktisto(j) Dino De Laurentiis
Scenaro Corrado Alvaro • Giuseppe De Santis • Carlo Lizzani • Ivo Perilli • Gianni Puccini
Loko de rakonto Italio
Muziko de Goffredo Petrassi
Rolantoj Vittorio Gassman • Doris Dowling • Silvana Mangano • Raf Vallone • Checco Rissone • Carlo Mazzarella • Nico Pepe • Maria Grazia Francia • Anna Maestri • Ermanno Randi • Lia Corelli • Attilio Dottesio
Produktinta firmao Lux Film
IMDb
vdr
Silvana Mangano kiel laboristino en rizkampo en la filmo Riso amaro (Amara rizo).

Priskribo redakti

Produktorita de Dino De Laurentiis, stelulita de Silvana Mangano, Raf Vallone, Doris Dowling kaj Vittorio Gassman, Riso amaro estis komerca sukceso kaj en Eŭropo kaj en aliaj landoj. Ĝi estis produkto de la stilo nomita Itala novrealismo. La itallingva titolo de la filmo estas bazita sur vortoludo; ĉar la itallingva vorto "riso" povas signifi ĉu "rizo" ĉu "rido", kaj la tuto riso amaro povas esti komprenata ĉu kiel "amara rido" ĉu kiel "amara rizo".

Kvankam Riso amaro ne ricevis siatempe gravan premion, ĝi estis nomumita en 1950 por Oskar-premio al la plej bona historio kaj estis prezentita en 1949 en la Cannes Kinfestivalo.

La filmo estis filmita surloke kampare, precize ĉe rizkampoj de Verĉelo, kun ĉefaj lokoj en Tenuta Selve de Salasco kaj Cascina Veneria en Lignana. La fotofilmisto estis Carlo Egidi.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Du fuĝintaj ŝtelistoj, nome Francesca (Doris Dowling) kaj Walter (Vittorio Gassman), kaŝiĝas inter amaso de laboristinoj kiuj veturas al la rizkampoj de Verĉelo en supra Piemonto en la Pada Valo. Trajne ili miksiĝas kun Silvana (Silvana Mangano), rizkamparanino, kiu enkondukas Francesca en la vivetoso de la kamparanoj, kvankam Francesca ne havas laborpermeson, kaj luktas kun la aliaj "eksterleĝuloj" por havi laborpostenon en la rizkampoj.

 
Vittorio Gassman en la filmo.

Post dekomenca rezistado fare de la dokumentitaj laboristoj kaj ĉefoj, la senpaperuloj estas rajtigitaj labori. Tiukadre, Silvana kaj Francesca renkontiĝas tuj licencota soldato, nome Marco (Raf Vallone), kiu malsukcese klopodas altiri la atenton de Silvana.

Post diversaj epizodoj rilataj al transdonoj de ŝtelita kolringo, Walter alvenas al la rizkampo je la fino de la sezono kun intenco partopreni en komploto por ŝteli grandan kvanton de rizo. Ekscitita de lia krimfripona vivostilo, Silvana enamiĝas de Walter, kaj helpas lin en lia klopodo.

Sed Francesca kaj Marco sukcesas haltigi Walter kaj liajn komplicojn. Francesca kaj Silvana frontas sin unu la alian per pafiloj. Silvana klarigas, ke ŝi estis manipulita de Walter, kaj tial ŝi pafas kaj mortigas lin. Sentinte kulpon, ŝi tuj memmortigas sin. La rizlaboristoj omaĝas ŝin verŝante rizon sur ŝia korpo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

 
Raf Vallone en la filmo.
  • Vittorio Gassman kiel Walter
  • Doris Dowling kiel Francesca
  • Silvana Mangano kiel Silvana
  • Raf Vallone kiel Marco
  • Checco Rissone kiel Aristide
  • Nico Pepe kiel Beppe
  • Adriana Sivieri kiel Celeste
  • Lia Corelli kiel Amelia
  • Maria Grazia Francia kiel Gabriella
  • Dedi Ristori kiel Anna
  • Anna Maestri kiel Irene
  • Mariemma Bardi kiel Gianna
  • Maria Capuzzo kiel Giulia
  • Isabella Zennaro kiel Rosa
  • Carlo Mazzarella kiel Gianetto

Literaturo redakti

  • Gundle, Stephen (18a de Septembro, 2007). Bellissima: Feminine Beauty and the Idea of Italy. Yale University Press. ISBN 9780300123876.
  • Marcus, Millicent (1986). Italian Film in the Light of Neorealism. Princeton: Princeton University Press. ISBN 9780691102085.

Eksteraj ligiloj redakti