Kagero (rivero)

(Alidirektita el Rivero Akagera)

Kagero (svahile Kagera, ruande Akagera) estas rivero en orienta Afriko.

Kagero (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 400 km
Fluo
Geografio
Landoj Burundo
Regionoj [[]]
vdr
Kagero ĉe akvofalo Rusumo
Akvofalo Rusumo

Kagero fontas en Burundo kaj konsistigas la limojn inter Ruando/Tanzanio kaj Tanzanio/Ugando. Ĝi fluas, proksime de Bukoba, en la Viktorian Lagon, el kiu fluas la Blanka Nilo. Ĉar Kagero estas la plej granda nutranto de la Viktoria Lago, ĝi estas konsiderata fonta rivero de Nilo. Ĝia longo estas ĉirkaŭ 850 km. Se oni konsideras nur la parton ekde la enfluo de Ruvuso, estas 400 km.

Ene de Ruando kaj kiel lima rivero Kagero estas navigebla. Ĝi fluas proksimume orienten, sed trafinte la limon inter Ruando kaj Tanzanio ĝi kurbiĝas norden ("suda kurbiĝo") kaj akceptas riveron Ruvuso, kiu estas konsiderata alia fonto de Nilo.

Post tiu alfluo ĝi formas akvofalon de 15 metroj, la akvofalon Rusumo, kiu malebligas ŝiptrafikon (Rusumo estas la nomo de la apuda ruanda provinco). Sube de la akvofalo la rivero denove estas navigebla; transiras ĝin tie grava ponto inter Ruando kaj Tanzanio. Post 180 km ĝi atingas la trilandan punkton inter Ruando, Tanzanio kaj Ugando; tie ĝi kurbiĝas orienten ("norda kurbiĝo"). Iom poste ĝi foriras de la landlimo (tie difinita per la latitudo 1° S) dekstren kaj trafluas la tanzanian regionon Kagera, al kiu ĝi donis la nomon. 40 km norde de urbo Bukoba ĝi eniras la Viktorian Lagon. Ĝia vojo de la norda kurbiĝo longas ĉirkaŭ 270 km.

Kagero altas 1.290 metrojn ĉe akvofalo Rusumo kaj 1.134 ĉe sia enfluo en la Viktorian Lagon.