Riznudeloj

nudeloj faritaj el rizo

Riznudeloj estas maldikaj, aziaj nudeloj, farita el rizofaruno. Ili ankaŭ estas konataj kiel bihun, mihunrizovermiĉeloj. En Ĉinio, kantonlingvanoj konas ilin kiel mai fan kaj mandarenlingvanoj kiel mi fen. En Tajlando ili estas konata kiel sen mie, en Vjetnamio kiel Bún, en la Filipinoj kiel bihon, en Malajzio kaj Singapuro kiel bee hoon, en Indonezio kiel bihunmihun.

Frititaj riznudeloj en bovlo

Ofte ili estas konfuzataj kun celofannudeloj. Tamen estas facile distingi inter ili ĉar celefannudeloj estas pli diafanaj ol riznudeloj kiuj estas preskaŭ netravideblaj kaj celefannudeloj estas faritaj el mungfaboj.

Riznudeloj ankaŭ ofte estas uzataj en supoj kaj salatoj kaj en lumpioj.

Nekuiritaj riznudeloj