Rožok (legu roĵok) estas nacia naturrezervejo en Slovakio en distrikto Snina. La teritorio estas origina karpata praarbaro, kiu kuŝas sur la deklivo de flanka valo proksime de la slovak-ukrajinia limo en montaro Bukovské vrchy en Nacia parko Poloniny – malproksime de vilaĝo Uličské Krivé.

Rožok
slovake: Rožok
praarbaro
Nacia naturrezervejo Rožok
Oficiala nomo: Rožok
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Snina
Municipo Uličské Krivé
Parto de Nacia parko Poloniny
Montaro Bukovské vrchy
Najbaras kun Ukrainio
Rivero Zbojský potok
Situo Rožok
 - koordinatoj 48° 59′ 00″ N 22° 27′ 53″ O / 48.98333 °N, 22.46472 °O / 48.98333; 22.46472 (mapo)
Areo 67,13 ha (1 km²)
Plantaro Eŭropa fago
Animalaro Urala strigo
Proklamita 1965
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Primeval Beech Forests of the Carpathians
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Jaro 2007 (#31)
Numero 1133
Regiono Eŭropo
Kriterioj ix
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Stužica forest
Retpaĝo: rozok
Portalo pri Slovakio

Ĝi estis deklarita en la jaro 1965. Areo de la protektita teritorio estas 67,3 ha kaj kuŝas en super mara alteco: de 650 m ĝis 700 m s.m La naturrezervejo protektas komplekson de naturaj fagaj kreskaĵaroj kun praarba karaktero kaj strukturo de arbaro, kiu konsistigas ĉiujn stadiojn de evoluo de arbaro. En praarbaro vivas multaj karpataj originaj kaj ankaŭ endemiaj specioj de kreskaĵoj, fungoj kaj animaloj. Malnova arbaro ofertas bona vivejo kaj nestejo por multaj raraj birdoj, ekzemple Urala strigo.

Je la 28-a de junio 2007 Konferenco de Komitato por Monda Heretaĵo de UNESKO dum sia kunsido en novzelanda Christchurch decidis pri la enskribo de praarbaro Rožok kun aliaj tri slovakaj praarbaroj: Havešová kaj Stužica en Poloninoj kaj Vihorlat en montaro Vihorlat kaj 6 ukrainaj praarbaroj en la listo de monda natura heredaĵo sub la komuna nomo Karpataj Fagaj praarbaroj (en:Primeval Beech Forests of the Carpathians).