Stužica
Stužica estas nacia naturrezervejo, origina karpata praarbaro, kiu kuŝas en la fino de profunda valo de rojo Stužická rieka sur la limdisiĝo de Slovakio, Pollando kaj Ukraino en montaro Bukovské vrchy en Nacia parko Poloniny – malproksime de la plej orienta vilaĝo de Slovakio Nová Sedlica al kies teritorio apartenas la teritorio de rezervejo.
Stužica | |
slovake: Stužica | |
praarbaro | |
Oficiala nomo: Stužica | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Snina |
Municipo | Nová Sedlica |
Parto de | Nacia parko Poloniny |
Montaro | Bukovské vrchy |
Najbaras kun | Pollando, Ukrainio |
Riveroj | Zbojský potok, Stužická rieka |
Situo | Stužica |
- koordinatoj | 49° 04′ 14″ N 22° 31′ 26″ O / 49.07056 °N, 22.52389 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 1 208 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 620 m s. m. |
Areo | 761,49 ha (8 km²) |
Plantaro | Eŭropa fago, Abio, Sikomora acero |
Estiĝo | 1908 |
- lasta noveligo | 1993 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Primeval Beech Forests of the Carpathians |
Tipo de heredaĵo | natura heredaĵo |
Jaro | 2007 (#31) |
Numero | 1133 |
Regiono | Eŭropo |
Kriterioj | ix |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Stužica forest | |
Portalo pri Slovakio |
La naturrezervejo troviĝas en la ĉirkaŭaĵo de monto Kremenec kaj estis deklarita en la jaro 1965 kaj etendita en la jaroj 1974 kaj 1993 ĝis 761 ha. Ĝi protektas komplekson de naturaj fagaj kaj abiet-fagaj kreskaĵaroj kun praarba karaktero kaj strukturo de arbaro, kiu konsistigas ĉiujn stadiojn de evoluo de arbaro. Apartaj kreskaĵoj precipe estas abioj, sed ankaŭ fagoj kaj sikomora acero. En praarbaro vivas multaj karpataj originaj kaj ankaŭ endemiaj specioj de kreskaĵoj fungoj kaj animaloj. Stužica apartenas al la plej gravaj protektitaj areoj en Slovakio. La teritorio havas ankaŭ internacian signifon.
Je la 28-a de junio 2007 Konferenco de Komitato por Monda Heretaĵo de UNESKO dum sia kunsido en novzelanda Christchurch decidis pri la enskribo de praarbaro Stužica kun aliaj tri slovakaj praarbaroj: Havešová kaj Rožok en Poloninoj kaj Vihorlat en montaro Vihorlat kaj 6 ukrainaj praarbaroj en la listo de monda natura heredaĵo sub la komuna nomo Karpataj Fagaj praarbaroj (en:Primeval Beech Forests of the Carpathians).