Nová Sedlica
Nová Sedlica (rutene Новоселиця (novoselicja), ukraine Novoselicja hungare Újszék) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio.
Nová Sedlica | |
hungare: Újszék, ukraine: Нова Седлиця, rutene: Новоселиця, pole: Nowa Sedlica | |
municipo | |
Domo en Nová Sedlica
| |
|
|
Oficiala nomo: Nová Sedlica | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Snina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Bukovské vrchy |
Rivero | Zbojský potok |
Situo | Nová Sedlica |
- alteco | 421 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 02′ 30″ N 22° 30′ 45″ O / 49.04167 °N, 22.51250 °O (mapo) |
Areo | 32,806 km² (3 280,6 ha) |
Loĝantaro | 322 (31.12.2005) |
Denseco | 9,82 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Kremenec |
Nacia parko | Nacia parko Poloniny |
Unua skribmencio | 1630 |
Plej facila aliro | al Stužica |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 68 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | SV |
NUTS | 520551 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Nová Sedlica | |
Retpaĝo: www.obecnovasedlica.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiLa vilaĝo estas la plej orienta vilaĝo en Slovakio kaj ĝia teritorio najbaras kun Pollando kaj Ukrainio. La teritorio de vilaĝo kuŝas en distrikto Snina 43 km for de Snina, en la montaro Bukovské vrchy en la montara valkaldrono kune kun vilaĝo Zboj, kiu kuŝas pli sude, proksime de ĉefa montoĉeno de Karpatoj, kie kondukas slovak-pola limo. Tra la vilaĝo fluas rojo Zbojský potok, kiu elfontas sub la slovaka-pola limo sub la ĉefa karpata montspino. De okcidento staras monto Veľký Bukovec kaj oriente Kremenec je la slovaka-ukrainia-pola limoj.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1567. Ĝis jaro 1630 la vilaĝo estis konata sub nomo Rozdiel kaj apartenas origine al noblaj familioj de Humenné, poste al kelkaj aliaj noblaj familioj. En 1910 loĝis tie 685 da vilaĝanoj, plejparte rutenoj. Dum la 1-a mondmilito okazis tie gravaj bataloj. Ĝis Traktato de Trianon Újszék apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944.
Konstruaĵoj
redaktiOrigina ligna preĝejo de 18-a jarcento estis transmetita al Muzeo en Humenné. En vilaĝo estas kelkaj konstruaĵoj de popola arkitekturo. En la centro de vilaĝo staras ligna dometo kun pajla tegmento kiu estas konservita kiel memoraĵo.
Vidindaĵoj
redaktiNaturrezervejo Stužica al kiu kondutas markita turista piedvojo.
Natur protektado
redaktiLa parto de teritorio de vilaĝo estas en la Nacia parko Poloniny, kiu havas ĉi tie sian informacian centron kaj inkludas protektita teritorio:
La vilaĝo mem kuŝas en ŝirma zono de NP.