Rob de Nijs [Rob de Nejs] (naskiĝis la  26-an de decembro 1942(nun 1942-12-26) (81‑jara)) estas fama nederlanda kantisto kaj aktoro. Li estas iom konata ankaŭ en Esperantio, ĉar li en la jaro 1989 eldonis diskon kun esperantlingva kanto.

Rob de Nijs
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1942 (1942-12-26) (81-jaraĝa)
en Amsterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Belinda Meuldijk
Okupo
Okupo aktorokantisto • televida aktoro • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.robdenijs.nl/
vdr
Rob de Nijs & the Lords kantas Ritme van de regen (Ritmo de la pluvo) en la Nederlanda televidoprogramo Rooster en 1963

Rob de Nijs gajnis en 1962 je la aĝo 19 premion kun sia muzikgrupo Rob de Nijs & The Lords. La unua premio estis kontrakto kun diskeldonejo. La unuaj du kantoj estis malsukcesaj, sed Ritme van de regen 1963 estis furora; de ĝi vendiĝis entute preskaŭ 100.000 ekzemplerojn. En 1963 li partoprenis en la Kantokonkurso en Knokke-Heist - Belgio.

En 1976 li de la NIPO estis proklamita la plej populara kantisto de Nederlando. En 1985 li havis plej grandan sukceson de sia kariero kun la paca kanto Laat alles wat ademt. Tamen tiu kanto atingis nur la duan vicon de la listo de furorkantoj. En 1996 li sukcesis atingi la pinton kun la kanto Banger hart.

Lian kantaron oni hodiaŭ en Flandrio kaj Nederlando daŭre aŭskultigas sufiĉe ofte en radio. Li estas unu el la 10 plej popularaj nederlandlingvaj kantistoj.

La 17-an de septembro 2019, li sciigis ke li ĉesos kanti la sekvan jaron, ĉar li estis diagnozita per la Parkinson-malsano.

La 22-an de junio 2022 li prezentis adiaŭan koncerton en la Ziggo dome en Amsterdamo.

Lia kanto en Esperanto redakti

  • Wereldwijd één stem/Unu voĉ' tutmonda, CDR-127.47.52-EMI, 1989 (nur parte en Esperanto)
  • Wereldwijd één stem - 4'38 (1988) (P.Field/B.Meuldijk)Uitg.: SBK Songs/Pur Sang Music
  • EMI 006-1274747
  • EMI cds 1274752
  • en spotify

Eksteraj ligiloj redakti