Robert D. Matson

usona astronomo

Robert D. MATSON (naskiĝis en 1962) estas usona amatora astronomo, profesie optika inĝeniero ; li vivas kun sia edzino en Irvino (Kalifornio Usono).

Li estas interacie konata pro siaj kontribuoj en la fako de la asteroidoj, kometoj kaj meteorŝtonoj. Li kreis plurajn astronomiajn programarojn kiel SkyMap kaj Iridflar.

Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro pli ol 200 asteroidoj,[1] kaj 104 kometoj, el kiuj ok kun aliaj malkovrintoj

La asteroido 73491 Robmatson[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Robert D. Matson en la franca Vikipedio.