78578 Donpettit

asteroido

78578 Donpettit estas malgranda malhela asteroido de la ĉefa ekstera asteroida zono malkovrita la 14-an de septembro 2002 de la usona amatora astronomo Robert D. Matson sur fotografioj faritaj en la kadro de la kampanjo NEAT elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).

78578 Donpettit
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 78578 Donpettit
Aliaj nomoj 2002 RM233
Malkovro
Malkovrinto Robert D. Matson
Dato de malkovro 14-a de septembro 2002
Loko de malkovro Mt. Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
385,453 Gm (2,577 AU)
370,787 Gm (2,479 AU)
400,119 Gm (2,675 AU)
Discentreco 0,03805
Meza anomaliangulo 75,562°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 3,045°
Periodo 1510,664 tagoj (4,136 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
178,431°
Argum. de periapsido 91,806°
Terdistanco
- Minimuma

219,056 Gm (1,464 AU)
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 16,5
vdr

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la usonan kosmonaŭton Donald Pettit, kiu flugis en la misio STS-113 de Endeavour al la Internacia Kosmostacio, kie li pasis pli ol kvin monatojn kaj duonon kiel scienca oficisto por la Ekspedicio 6-a. Fervora amatora astronomo, Pettit registris dekduojn da astrofotografioj elde la IKS, plej notinde multenombraj fotoj kun ekspono de 30 kaj 60 sekundoj de 4 Vesta.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (78001 – 79000)Poste:
78577 JPL78578 Donpettit(78579) 2002 SV4