Robert Malone

usona virusologo kaj imunologo

Robert Wallace Malone estas usona virusologo kaj imunologo. Lia laboro temigas mRNA-teknologion, medikamentojn, kaj medikamentan esploradon. Dum la kronvirusa pandemio de 2019-21, li estis kritikita pro laŭdira reklamado de misinformo pri la sekureco kaj efikeco de kontraŭkronvirusaj vakcinoj.

Robert Malone
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1959 (1959-11-30) (64-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio en San-DiegoUniversitato de Kalifornio en Davis • Harvard Medical School
Familio
Edz(in)o Jill Glasspool Malone
Okupo
Okupo biokemiisto • scienca esploristo
TTT
Retejo https://www.rwmalonemd.com/
vdr

Malone studis medicinon ĉe la Nordokcidenta Universitato en Ilinojso kaj doktoriĝis tie, poste estis postdoktoriĝanto en klinika esplorado ĉe universitato Harvard, kaj ricevis postenon en patologio de la Universitato de Kalifornio, Davis. Kiel doktora studento en la Salk Instituto por biologiaj studoj en La Jolla li estis unu el la ĉefaj aŭtoroj kaj mova forto de studo pri mRNA-teknologio, malkovrante ke estis eble transdoni mRNA protektitan per lipozomo en kulturitajn ĉelojn por signali la informojn necesajn por la produktado de proteinoj. Tiu studo origine estis farita kadre de la esperoj pri genterapio. La studo estas konsiderata kiel la unua scienca publikaĵo pri la bazaj principoj, ekzemple de RNA-vakcinoj inokulitaj en la kronvirusa pandemio de 2019-21.