Robert Weber (astronomo)

usona astronomo

Robert Weber (naskiĝis en 1926 en Nov-Ĵerzejo, mortis la 2-an de januaro 2008 en Worcester) estis usona astronomo kiu laboris en la Laboratorio Lincoln dum pli tri jardekoj.

Robert Weber
Persona informo
NomoRobert Weber
Dato de naskiĝo1926
NaskiĝlokoNov-Ĵerzejo [+]
Dato de morto2-a de januaro 2008
MortolokoWorcester [+]
Aĝo je morto82
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

Li pasis sian infanaĝon en Broklino kaj en Nov-Ĵerzejo. Sub patra influo, li fariĝis sperta pri radio-komunikadoj. Li dungiĝis en la armeo en 1944, kaj estis teknika konsilisto en Koreio por la Usona Departmento pri Milito. Samtempe li laboris por la Radio Corporation of America de 1945 ĝis 1949.

Li ricevi en 1959 diplomon pri fiziko de la Departemento pri Fiziko de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio kaj laboris por Laboratorio Lincoln por 34 jaroj de 1962 ĝis 1996. Li ankaŭ laboris pri sondaj raketoj kaj studis la kosman polvon, kun la programoj Helios (kosmosondilo), Voyager kaj Explorer. Li gvidis la teamon kiu disvolvis la prototipon de reto de sekvado de satelitoj en profunda kosmo GEODSS por la la United States Air Force.

Asteroidoj malkovritaj, 8 el kiuj :
8409 Valentaugustus 28-a de novembro 1995
11602 Miryang 28-a de septembro 1995
12005 Delgiudice 19-a de majo 1995
23612 Ramzel 22-a de januaro 1996
26906 Rubidia 22-a de januaro 1996
37687 Chunghikoh 30-a de aŭgusto 1995
39645 Davelharris 31-a de aŭgusto 1995

Nelonge antaŭ sia emeritiĝo en 1996, li malvolvis la antaŭulon de la projekto LINEAR : La datumoj estis permane akiritaj, notinte la poziciojn de la teleskopoj, kaj la bildoj necesis estis registrataj. Serĉi tra dudek kampoj estis taksiva elprovo. La objektoj estis aŭtomate malkovritaj sed nenia kongruo kun la pozicio de la steloj estis farita.

Li estis ankaŭ responsulo en la projekto, kiu gvidis al la disvolvo de la "CCDI 16" : ŝargkuplita-ico uzata en la fotiloj de LINEAR.

Malkovroj redakti

Kiel rezulto de siaj esploroj, Weber kaj lia teamo malkovris 8 asteroidojn en 1995 kaj 1996.[1]

La asteroido 6181 Bobweber estis nomita en lia honoro en 2008.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti