Rodolfo (iluziisto)

Rodolfo, oficiale Rezső Gács [reĵO gAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gács Rezső estis hungara iluziisto. Lia origina familia nomo estis Gross ĝis 1945.

Rodolfo (Rezső Gács)

Rodolfo
Persona informo
Naskonomo Gross Rezső
Naskiĝo la  16-an de majo 1911(nun 1911-05-16)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 25-an de januaro 1987
en Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Rodolfo (iluziisto)
Familio
Infano Judit Gálvölgyi
Okupo
Okupo iluziisto
vdr
Memortabulo pri Rodolfo

Rezső Gross [1] naskiĝis la 16-an de majo 1911 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de januaro 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rodolfo (Rezső Gács) devenis el juda familio. Li frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, ekde 1925 ankaŭ lernanto en vendejo, sed vespere li lernas magion. Post 4 jaroj li komencis uzi la pseŭdonomon Rodolfo. Li akiris diplomon pri cirkaj spektakloj kaj li debutis en cirko en 1930. Li aliĝis al revua-kabareda trupo, li iĝis fama iluziisto en revuoj, kabaredoj. En 1939 li aranĝis propran spektaklan trupon kaj ili turneis en Bulgario, Grekio, Turkio, Egipto. Ekde 1941 la spektakloj okazis en diversaj hungaraj urboj, fine Rodolfo iĝis trudlaboristo en la nuntempa Ukrainio. Depost la 2-a mondmilito li faris porokazajn spektakojn tutlande. Inter 1948 kaj 1956 li ankaŭ instruis en akademio por cirkistoj. Depost la Hungara revolucio de 1956 li faris turneojn ne nur enlande, sed ankaŭ en Sovetunio, Parizo kaj aliaj signifaj eŭropaj urboj. Li pensiuliĝis en 1971. Lia ĉefa spektakjaĵo estis forŝteloj de pluraj objektoj de la spektantoj, poste redonoj el neatenditaj lokoj.

Li ricevis 3 premiojn inter 1960-1980. Li havis edzinon ekde 1935, kiu naskis filinon. Rodolfo mortis post 4 tagoj de la vidviĝo. Lia bofilo estis János Gálvölgyi.

Liaj verkitaj libroj redakti

  • Vigyázat, csalok! (1959)
  • Rodolfo bűvészkönyv (1963)
  • Vigyázat, most nem csalok! (1987)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (1991)
  • hungara poŝtmarko (2011)

Fontoj redakti