Roland Platteau

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Roland PLATTEAU (Cambrai, norda Francio, 1949) estas franca esperantisto. Li esperantiĝis en 1999 kaj laboris kiel oficisto.[1]

Roland Platteau
Roland Platteau
Roland Platteau
Persona informo
vdr

Li kunlaboris kun esperantlingvaj gazetoj, kiel Sennaciulo, Norda Gazeto kaj Laŭte!, Turka Stelo, Irana Esperantisto, kaj La Sago; kaj esperantigis sciencan bildstrion de Jean-Pierre Petit nome "Ĉio relativas".[2]

Tradukoj

redakti

Inter tradukoj menciindas jenaj:

  • 2004 Kanto de l' malvenko, poemo de Rabindranath Tagore. Tradukis Roland Platteau.
  • 2015, Praeksplodo, Scio sen landlimoj. La aventuroj de Anselmo Lanturlup`. Jean-Pierre Petit, Bildrakontoj, Eldonejo: MAS. ISBN-13: 978-2369600350.
  •  2016, USSR Dudek Jarojn Poste: Reveno El Ukrainujo en milito, ISBN-13: 978-2369600473
  • 2016, La plej belaj rakontoj pri hundoj, de Elian-J. Finbert ISBN-13: 978-2369600640
  • 2017, La proponoj de Bernard Friot pri investkasoj, mono kaj dumviva salajro: Tri konkerendaj rajtoj - Ĉesigi la defendbatalojn – ISBN-13: 978-2369600794
  • 2019, En la lumoj de ekmiroj, ISBN 78-2- 36960-197-5 (esperantigo de poemoj el ĉiuj landoj)

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. en revuo "Fenestro" Alirita la 10an de Decembro 2022.
  2. "Ĉio relativas" Alirita la 10an de Decembro 2022.