Romoĉevicja
Romoĉevicja, ukraine kaj rutene Ромочевиця, ruse Ромочевица (romoĉevica), hungare Romocsafalva [romoĉafalva], slovake Romočevice estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Mukaĉeve, en municipo de Zaluĵĵja.
Romoĉevicja | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 89675 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 560 (200) [+] | ||
Loĝdenso | 4 590 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 21′ N, 22° 50′ O (mapo)48.35388888888922.836388888889Koordinatoj: 48° 21′ N, 22° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 138 m [+] | ||
Areo | 0,122 km² (1 2.2 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Bazaj informoj
redakti- 48° 21′ 14″ N 22° 50′ 11″ O / 48.35389 °N, 22.83639 °O (mapo)
- Areo: 0.1 km²
- Alto super marnivelo: 138 m
- Loĝantaro: 560
- Poŝtkodo: 89675
- Telefonprefikso: 3131
- Aŭtokodo: AO
Situo
redaktiRomoĉevicja troviĝas de Mukaĉeve je 15 km-oj.
Historio
redaktiEstis tie vilaĝo jam dum la mezepoko, kiun la tataroj detruis en 1241. La unua mencio okazis en 1682. En 1703 memservantoj el la vilaĝo partoprenis en liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. Ĝis Traktato de Trianon Romocsafalva apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács. En 1919 la rumanoj okupis la vilaĝon, sed poste ĉeĥa okupado sekvis. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Romoĉevicja. La Ruĝa Armeo okupis la vilaĝon aŭtune de 1944. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.