Rosas en la hispanaRoses en la kataluna (pro Rozoj, kio aperas en la blazono) estas municipo en la provinco Ĝirono, apartenanta al la regiono Katalunio, Hispanio, kun areo de 46 km². Ĝi estas malpli ol 30 kilometrojn de la landlimo kun Francio, 65 kilometrojn de Ĝirono kaj 160 kilometrojn de Barcelono. Malgraŭ la turismo, fiŝkaptado ĉiam restis grava. Rosas unu el la plej grandaj fiŝkaptaj haveno de la Costa Brava. Roses situas ĉe la Golfo de Rosas kaj havas ĉirkaŭ 4km longan sablan strandon. Piediranta avenuo laŭiras laŭlonge de la granda sabla strando. Ekster la turisma sezono, Rosas havas ĉirkaŭ 18 000 konstantajn loĝantojn. En la someraj monatoj la loĝantaro altiĝas al 90 000.

Rosas
municipo de Katalunio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 17480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 140  (2023) [+]
Loĝdenso 439 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 3° 11′ O (mapo)42.2633333.175Koordinatoj: 42° 16′ N, 3° 11′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 45,9 km² (4 590 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rosas (Provinco Ĝirono)
Rosas (Provinco Ĝirono)
DEC
Rosas
Rosas
Situo de Rosas
Rosas (Hispanio)
Rosas (Hispanio)
DEC
Rosas
Rosas
Situo de Rosas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Roses, Girona [+]
vdr

Historio redakti

 
Por piedirantoj avenuo kun palmoj.

En 1808 Napoleono devigis la hispanan reĝon abdiki de la trono. Francaj trupoj reeniris la landon, kaj Rosas estis sieĝita kaj kaptita por la kvara fojo en ĝia historio. En 1814, kiam la francoj retiriĝis el Hispanio, ili eksplodigis la bastionojn de la fortikaĵo kaj la Kastelon de la Trinitato (Castell de la Trinitat). La malnova urbo, Ciutadella, nun estis tute detruita, dum sur la orienta flanko malrapide etendiĝis la nuna moderna urbocentro.

En la 20-a jarcento, precipe en la periodo post la dua mondmilito, Rosas multe profitis de la kreskado de turismo.

Gravaj elfosadoj estis faritaj ene de la muroj de Ciutadella. Ne nur restaĵoj el la greka kaj romia periodoj estis malkovritaj, sed ankaŭ partoj de la mezepoka urbo kaj ĝiaj muroj. En la 1990-aj jaroj, la muroj de Ciutadella estis vaste restarigitaj, kaj en 2004 muzeo estis malfermita ene de la muroj. Iom kontestata restarigo de la Kastelo de la Trinitato finiĝis en 2010.

Turismo redakti

  • Piedmigrantoj povas ĝui kelkajn ellaboritajn itinerojn, kiel marbordajn promenadojn, la olivarbarajn itinerojn aŭ la megalitan itineron, kiu kondukas preter multaj dolmenoj kaj menhiroj, kiel la Dolmeno de la Creu d'en Cobertella. Du vojoj de la Grande Randonnée pasas tra ĉi tiu areo (kun la blankruĝaj markoj; GR-11 kaj GR-92). La plej granda parto de la duoninsulo super Rosas estas protektita naturrezervejo: Parc Natural del Cap de Creus.
  • Tuj ekster Rosas troviĝas la aklamita restoracio El Bulli de fama kuiristo Ferran Adrià, konsiderata unu el la plej bonkvalitaj en la mondo.
  • Rosas havas grandan plezurhavenon
  • Estas multaj eblecoj por akvaj sportoj.

Vidindaĵoj redakti

Rosas havas belan historian centron kun greka stilo. Estis la grekoj kiuj unue ekloĝis ĉi tie en la 9-a jarcento.

  • Castell de Bufalaranya, kastelo
  • Monestir de Santa Maria de Roses, benedikta monaĥejo
  • Castell de la Trinitat, fortikaĵo
  • Ciutadella de Roses, fortikaĵo
  • Santa Maria de Roses, preĝejo
  • Cap de Creus, loko kiu inspiris Salvador Dali
  • Aiguamolls de l’Empordà, naturparko

Esperanto redakti

Esperanta Naturamikaro organizos en Roses/Rosas la unuan naturamikan kultursemajnon en Esperanto (NAKSE), komence de oktobro 2022. La programo enhavos kulturajn ekskursojn, prelegojn, debatojn. Ĉio devos respekti la principojn de daŭrebla turismo[1].

Fotaro redakti

Referencoj redakti

  1. (eo) Heroldo de Esperanto, n-ro 2325 (10: 2021), paĝo 5