Rotenburg (Wümme)
komunumo en Malsupra Saksio, Germanio
Rotenburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio, borde de la rivereto Wümme. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 22 656 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.
Rotenburg | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Rotenburg (Wümme) | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 04261 | |||||
Poŝtkodo | 27356 | |||||
Aŭtomobila kodo | ROW | |||||
Oficiala Municipokodo | 03357039 | |||||
Subdivido | Urbocentro (Kernstadt) kaj 4 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Detlef Eichinger | |||||
Partio de komunumestro | senpartia, tendence konservativa | |||||
Adreso de la administrejo | Große Straße 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 22656 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 7′ N, 9° 25′ O (mapo)53.1113888888899.4108333333333Koordinatoj: 53° 7′ N, 9° 25′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 30 m | |||||
Areo | 98,81 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.rotenburg-wuemme.de/ | |||||
En Rotenburg okazis la Internacia Festivalo 1995/1996 organizita de la Hans-Dieter Platz, kaj la Internacia Seminario 2001/2002 organizita de la Germana Esperanto-Junularo.