Rozbrusta kardinalo

La Rozbrusta kardinalo (Granatellus pelzelni) estas specio de birdo de la familio de la Kardinaledoj iam lokitaj en la familio de Paruliedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozbrusta kardinalo
Rozbrusta kardinalo
Rozbrusta kardinalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj ParulidaeKardinaledoj Cardinalidae
Genro: Granatellus
Specio: 'G. pelzelni'
Granatellus pelzelni
(Sclater, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Gujanoj kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi troviĝas en la basenoj de la riveroj Amazono kaj Orinoko je mezaj niveloj kaj normale ĉe rojo aŭ rivero, en teritorio sufiĉe aparta el tiu de la aliaj du samgenraj specioj kiuj estas multe pli nordaj kun teritorio ĉe Meksikio kaj nur iom pli sude.

Granatellus pelzelni , ilustraĵo de John Jennens en Proceedings of the Zoological Society of London , 1865 .

La masklo de la Rozbrusta kardinalo estas nekonfuzebla pro siaj rozruĝaj subaj partoj, kio nomigas la specion, escepte la blankaj gorĝo (bone limigita sube de nigra mallarĝa kolstrio) kaj flankoj. Liaj supraj partoj estas malhelgrizaj kaj nigriĝas en kapo kie rimarkindas tre kontrasta kaj blanka superokula strio malantaŭen, tute malkutima almenaŭ inter parulioj. La beko kaj kruroj estas malhelgrizaj.

La ino estas multe pli senkolora kaj de la ruĝa koloro estas nur malgranda parto en subpugo kaj tre svaga nuanco en blankecaj subaj partoj: la supraj partoj estas helgrizaj kaj la vizaĝo iom rozkolora anstataŭ nigra kaj en ĝi videblas pli svaga blanka superokula strio. Temas pri klara kazo de seksa duformismo.

Tiu birdo tipe ripozas je horizontala sinteno kun malfermita nigra vosto.

Referencoj redakti