La Ruĝa kurulo, Cursorius rufus estas birdo de la familio de glareoloj kaj kuruloj, nome Glareoledoj. Kelkaj fakuloj konsideras ĝin kiel sama specio kun la Kurbirdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa kurulo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Kuruloj Cursorius
Specio: C. rufus
Cursorius rufus
Gould, 1837
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Kvankam klasitaj kiel vadbirdoj, tiuj estas birdoj de seka malferma kamparo, prefereble mezseka, kie ili ĉasas siajn predojn inter insektoj per kurado surgrunde.

Tiu estas eta birdo kiu loĝas en okcidentaj partoj de suda Afriko, nome en Angolo, Bocvano, Lesoto, Namibio, Sudafriko kaj Zambio. Ĝi nutras sin el insektoj kaj semoj kaj vivas en malfermaj kaj malaltaj herbejoj kaj bruligitaj altebenaĵoj.

Aspekto redakti

Tiuj birdoj havas longajn flavecajn krurojn—kun nur tri fingroj kaj neniu malantaŭe, do adaptitaj al kurado—kaj longajn flugilojn. Ili havas iome subenkurvitajn kaj pintakrajn bekojn nigrajn, mallongajn kaj maldikajn. La korpa plumaro estas sablobruna, paliĝante al blankeca koloro en pli malalta ventro kaj kun malhela strio inter brusto kaj ventro. La plej rimarkinda eco de tiu specio estas la kapa bildo: pli precize estas nigra traokula strio kiu malantaŭeniras ĝis la nuko suben, super ĝi estas blanka supraokula strio; super ĉio estas krono dekomence ruĝbruna sed supre griza ĝis la nuko kie kuniĝas kun la du strioj. De malantaŭe la birdo aperas tute helbruna kun tiu rimarkindaj buntaj nuko kaj krono.

Aliaj redakti

En kelkaj naciaj lingvoj la nomo de la specio rememorigas William John Burchell (1781-1863).

Referencoj redakti