Ruĝbarbulo

Ruĝbarbulo (赤ひげ Akahige?) estas japana filmo de 1965 reĝisorita de Akira Kurosawa pri la rilato inter urba doktoro kaj lia nova trejnito. La agado okazas en Koiŝikaŭa, nome distrikto de Edo, ĉirkaŭ la fino de la periodo de Edo. La filmo estis bazita sur rakonyaro de Shūgorō Yamamoto de 1959, Akahige Shinryōtan (赤ひげ診療譚?). La romano de Fjodor Dostojevskij nome Humiligitaj kaj ofenditaj havigis la fonton por duaranga intrigo pri junulino, Otoyo (Terumi Niki), kiu estas savita el bordelo.[1]

Ruĝbarbulo
Originala titolo 赤ひげ
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1965
Ĝenro filma dramo, japana epoka dramo, filmigo
Kameraado Takao Saito, Asakazu Nakai
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Ryūzō Kikushima · Tomoyuki Tanaka
Scenaro Kurosawa Akira · Hideo Oguni · Ryūzō Kikushima · Masato Ide
Muziko de Masaru Sato
Ĉefrolantoj Mifune Toshiro · Kinuyo Tanaka · Chishū Ryū · Yūzō Kayama · Bokuzen Hidari · Noriko Honma · Tsutomu Yamazaki · Kyōko Kagawa · Terumi Niki · Reiko Dan · Akemi Negishi · Yoshio Tsuchiya · Eijirō Tōno · Shimura Takashi · Sugimura Haruko · Kamatari Fujiwara · Kin Sugai
Produkto Toho
IMDb
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La filmo frontas la problemon de la socia senjustico kaj esploras du el la preferataj temoj de Kurosawa nome la jenaj: humanismo kaj ekzistadismo. Kelkaj kritikistoj notis, ke la filmo estas memoriga diversmaniere de Ikiru. Ruĝbarbulo estas la lasta blankanigra filmo de Kurosawa. La filmo estis grava biletvenda sukceso en Japanio, sed famiĝis ankaŭ ĉar tiam okazis kverelo inter Mifune kaj Kurosawa, kaj tiel la filmo estis la fina kunlaboro inter ili post estis kunlaborinta en 16 filmoj. La filmo estis pcrezentita konkurence en la 26a Festivalo de Venecio. Toshiro Mifune ricevis la Pokalon Volpi por la Plej Bonkvalita Aktoro pro sia ludado en la filmo. Ĝi estis ankaŭ nomumita por la Ora Globo al la plej bonkvalita internacia filmo fremdlingva.

HistorioRedakti

Ruĝbarbulo estas historia filmo, kun agado okazanta en kliniko de mezo de la 19a jarcento por malriĉuloj en Koiŝikaŭa ĉe Tokio, en kiu la humanismaj tendencoj de Kurosawa eble ricevas siajn plej altajn traktadon. Memfida kaj materiisma juna doktoro edukita eksterlande, nome Jasumoto, estas devigita iĝi internulo en la kliniko sub la rigida tutorado de Doktoro Niide, konata kiel "Akahige" ("Ruĝbarbulo"), ludita de Mifune. Kvankam li rezistas dekomence kontraŭ Ruĝbarbulo, Jasumoto venas al admirado de lia saĝo kaj kuraĝo, kaj al percepto de la pacientoj de la kliniko, kiujn li dekomence malaprezis, kiel meritantoj de kompato kaj digneco.[2]

 
Koiŝikaŭa en la 19-a jarcento: tie kaj tiam okazas la agado de Ruĝbarbulo.

Yūzō Kayama, kiu ludis la rolon de Jasumoto, estis tre populara kin- kaj muzik-stelulo tiam, partikulare pro sia serio de muzikalaj komedioj de "gajaj junuloj" (Wakadaishō), kaj tiele dungi lin por aperi en la filmo preskaŭ estis garantio por Kurosawa por atingi altan biletvendadon. La filmado, la plej longa de Kurosawa, daŭris preskaŭ la tutan jaron (post kvin monatoj de antaŭ-produktado), kaj finiĝis en printempo 1965, kio lasis la reĝisoron, teknikistojn kaj geaktorojn elĉerpitaj. Ruĝbarbulo premieris en Aprilo 1965, kaj iĝis la plej enspeziga japana produktaĵo kaj la tria (kaj lasta) filmo de Kurosawa kiu atingis la pinton de la ĉiujara enketo de kritikistoj de la prestiĝa gazeto Kinema Jumpo. Ĝi restas unu el la plej bone konataj kaj plej amataj verkoj de Kurosawa en lia devenlando. Ekster Japanio, kritikistoj estis multe pli dividitaj. Plej komentistoj rekonas ties teknikajn meritojn kaj kelkaj laŭdas ĝin kiel inter la plej bonkvalitaj de Kurosawa, dum aliaj insistas, ke al ĝi mankas komplekseco kaj aŭtenta rakonta forto, kaj aliaj ankaŭ postulas, ke ĝi reprezentas retiriĝon el la antaŭa engaĝiĝo de la artisto kun sociaj kaj politikaj ŝanĝoj.[3][4][5][6]

La filmo markis ion kiel la fino de epoko por sia kreinto. La reĝisoro mem agnoskis tion en la tempo de ties publikigo, kaj diris al la kritikisto Donald Richie, ke iatipa ciklo estis atinginta finon kaj ke liaj estontaj filmoj kaj produktometodoj estos diferencaj.[7] Lia profetaĵo montriĝis tre akurata. Starte en la finaj 1950-aj jaroj, televido pli kaj pli ekdominis la distrotempon de la iama granda kaj fidela japana kin-publiko. Kaj same kiel falis la enspezoj de kinkompanio, tiel faris lia tendenco al risko — partikulare al risko reprezentata de la multekostaj produktadmetodoj de Kurosawa.[8]

Ruĝbarbulo markis ankaŭ mezan punkton, kronologie, en la kariero de la artisto. Dum siaj antaŭaj 29 jaroj en la kinindustrio (kio inkludas siajn kvin jarojn kiel helporeĝisoro), li estis reĝisorinta 23 filmojn, dum en la venontaj 28 jaroj, pro multaj kaj kompleksaj tialoj, li finigos nur sep pliajn. Ankaŭ, pro tialoj neniam kontentige klarigitaj, Ruĝbarbulo estos lia fina filmo en kiu stelulis Toshiro Mifune. Yu Fujiki, aktoro kiu laboris en Profunda fundo, observis, rilate al la proksimeco de ambaŭ viroj sur la filmejo, "La koro de Sro. Kurosawa estis en la korpo de Sro. Mifune."[9] Donald Richie priskribis la rilaton inter ili kiel unika "simbiozo".[10]

NotojRedakti

  1. Stephen Prince audio komentaro en Criterion Collection DVD
  2. Galbraith, paĝoj 372–374
  3. Galbraith, paĝoj 374–389
  4. Richie 1999, paĝoj 171–183
  5. Yoshimoto, paĝoj 332–333
  6. Prince, paĝoj 235–249
  7. Richie 1999, p. 183
  8. Prince, paĝoj 4–5
  9. Galbraith, p. 242
  10. Kurosawa (WNET), Donald Richie intervjuo

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti