Ruĝeckrona filoskopo

La Ruĝeckrona filoskopoFlavgorĝa filoskopo (Phylloscopus ruficapilla) estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj. Ĝi troviĝas en Sudorienta Afriko el Kenjo suden tra Tanzanio, Zambio, Malavio kaj Mozambiko, al Zimbabvo kaj Sudafriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeckrona filoskopo
Ruĝeckrona filoskopo ĉe Pietermaritzburg, Sudafriko
Ruĝeckrona filoskopo ĉe Pietermaritzburg, Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. ruficapilla'
Phylloscopus ruficapilla
(Sundevall, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas specio verdeca supre kaj blankeca sube, kiel plej parto de filoskopoj, sed krome ĝi havas flavecajn bruston (el kio devenas unu el la du alternativaj nomoj de la specio) kaj vizaĝon trapasatan de malhela traokula strio sub pli flava kaj markata superokula strio. Ankaŭ la krono estas iome brunecnuanca aŭ brunruĝecnuanca, kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo.

Referencoj redakti