Ruĝeckrona koturnokolombo

Ruĝeckrona koturnokolombo (Zentrygon goldmani) estas specio de birdoj de la kolomba familio Kolombedoj (Columbidae) kaj de la genro Zentrygonkoturnokolomboj, kiuj vivas en la Neotropiso. Ĝi troviĝas en orienta Panamo (Darienio) kaj plej nordokcidenta Kolombio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj inter 90 kaj 1600 m de altitudo. La specio estas minacata pro habitatoperdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeckrona koturnokolombo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zentrygon
Banks et. al., 2013
Specio: Ruĝeckrona koturnokolombo Zentrygon goldmani
Nelson, 1912
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu kolombo estas averaĝe 28 cm longa. Ĝi havas ruĝecbrunajn kronon kaj nukon (kio nomas la specion); la frunto kaj la vengoj estas sablokoloraj al cinamokoloraj, kun fajna nigra liphara strio, kaj blankaj kolflankoj kaj gorĝoj; la supraj partoj estas brunaj, kun purpuraj nauncoj surdorse; la brusto estas griza kaj ventro sablokolora. La iriso estas oranĝeckolora.[1][2]

Laŭ Alan P. Peterson, tiu kolombo havas du subspeciojn nome la jenaj:

  • Geotrygon goldmani goldmani Nelson 1912;
  • Geotrygon goldmani oreas Wetmore 1950.

Notoj redakti

  1. Hilty, Steven L. & William L. Brown (1986) A Guide to the Birds of Colombia: 197, pl.9. Princeton University Press.
  2. Ridgely, Robert S. & John A. Gwynne Jr. (1989) A Guide to the Birds of Panama: With Costa Rica, Nicaragua, and Honduras: 170. Princeton University Press.