Ruĝecventra rokturdo
La Ruĝecventra rokturdo (Monticola rufiventris) estas kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Masklo
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Monticola rufiventris (Jardine kaj Selby, 1833) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||

Ĝi troviĝas en Sudorienta Azio nome en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajlando kaj Vjetnamo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.
Ĉe rokturdoj la ino estas ĝenerale bruneca (ĉispecie kun flavnigra striado) kaj masklo havas bluajn kapon kaj kolon, pli malhelajn flugilojn kaj ruĝecajn subajn partojn. Ĉispecie la ventro estas tre homogene ruĝecbruna, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie rufiventris ja signifas “kun ruĝeca ventro”. Krome la supra bluo estas speciale helbrila en krono kaj ŝultroj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Monticola rufiventris[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.