La Uroripiso, RuĝfruntuloRuĝfrunta apaliso (Urorhipis rufifrons) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj, kiu apartenas al la genro Urorhipis; ĝi estas plej ofte la ununura specio inkludata en tiu genro. Ĝi troviĝas en subsahara Orienta Afriko nome en Ĉado, Ĝibutio, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Somalio, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ties natura habitato estas seka savano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝfruntulo
Ruĝfruntulo
Ruĝfruntulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Urorhipis
Specio: 'U. rufifrons'
Urorhipis rufifrons
(Rüppell, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karaktera eco de tiu helgriza birdo estas la brunruĝeca frunto kiu nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie rufifrons estas du radikoj kiuj signifas kune “ruĝeca frunto”. Fakte tiu ruĝecbruna areo pluas tra la krono kaj nuanciĝas ĉe la nuko al griza dorso kie ankoraŭ restas ruĝecbrunaj nuancoj. Ankaŭ estas ruĝecaj la okulringo kaj la beko kiu malheliĝas pinte. La flugiloj kaj ĉefe la longa vosto estas preskaŭ nigrecaj. La subaj partoj estas tre helaj kun iom da helflaveca nuanco en ventro. Ankaŭ la kruroj estas ruĝecaj.

Referencoj redakti