RudigeroRudegero estas vira persona nomo germandevena.

Signifo kaj deveno de la nomo redakti

Rudigero estas malnova germana persona nomo el la radikoj hroth / hruod „gloro, honoro, famo“ kaj ger „lanco, ponardego“ kaj signifas do fama lanculo, honorinda lancobatalanto.

 
Rudeger en la akompanantaro de Atilo, fonto de Nibelungen, Tulln

La nomo konatiĝis precipe pro Rudeger de Beĥelaren, heroa markgrafo el La Kanto de la Nibelungoj. Ĝi estis populara en Germanio ĝis meze de la 15-a jarcento, sed poste pli kaj pli malofte uzata krom en iuj nobelaj familioj. La mallonga formo Roger pro uzado de la normanoj eniris la anglan, katalunan kaj francan kutimojn.

nomtago: 1-a de marto laŭ Roger le Fort

Variaĵoj redakti

  • Esperante: Roĝer, Roĝero
  • Angle, france, katalune: „Roger“, (elparolo: Roĝer, Roĵe, Roĥer); angla varianto: „Roderick“
  • Germane: „Rüdiger“, mallonge „Rüdi“ aŭ „Roger“, varianto: „Roderich“
  • Islande: Hróðgeir
  • Kroate: „Ruđer“
  • Nederlande: „Rogier“, „Rutger“
  • Hispane:
    • Rodrigo", mallongigita „Ruy“ aŭ „Rui“
    • familia nomo: Rodríguez (=filo de Rodrigo)
  • Portugale:
    • familia nomo: Rodrigues (=filo de Rodrigo)
    • Rodrigues - insulo en la Hinda Oceano, apartenanta al Maŭricio
  • Itale: „Ruggero", „Ruggiero", „Ruggeri", „Rugiero", „Roggero"

Famaj Rudigeroj redakti

Rudigero redakti

Persona nomo
Familia nomo

Roger redakti

Persona nomo
Fiktivaj karakteroj
  • Roger Rabbit

Rodrigo redakti

Persona nomo

Ruggiero redakti

Persona nomo
Familia nomo
Urbonomo

Vidu ankaŭ redakti